Ĝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo traktas kont-al-kontajn ĝirojn. Pri ĝiro de dokumentoj vidu ĉe surdorsigo.

Transpago de mono el konto de unu persono al konto de alia, ĉe kiu la paganto rekte taskigas la bankon.

Tio estas la plej simpla metodo de konta transpago. Ĝi estas principe la plej sekura, ĉar la paganto ne bezonas transdoni al la ricevonto iun rajtigon (ekz. ĉekon), kiu povas veni en malĝustajn manojn. Tamen ĉiu pagometodo havas siajn riskojn kaj sekurigilojn. La informo pri la alveno de pago devas tamen iel atingi la ricevanton. Tio en pli fruaj tempoj estis konsiderinda malavantaĝo, sed en epoko de elektroniko ne plu grava problemo.

Origine oni uzis paperajn ĝirilojn kun kopioj por la paganto, la banko kaj la ricevonto. Pli kaj pli oni aŭ skanas la ĝirilojn (kaj aŭtomate interpretas la literojn kaj ciferojn), tiel ke ne necesas kopioj, aŭ la kliento mem donas la taskon elektronike (ekz. per interreto). Ĉi-lasta metodo estas tre kostoŝpara kaj tial pli kaj pli populariĝas, sed havas siajn proprajn defiojn certigi la identecon de la taskanto.

Ĝiri ankaŭ estas ŝanĝi la direkton de veturilo.