Ĝongŝan-parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Turismo > Gvidlibro pri Pekino > Ĝongŝan-parko

Ĝongŝan-parko
urba parko [+]

LandoĈinio

SituoPekino
- koordinatoj39° 54′ 30″ N, 116° 23′ 17″ O (mapo)39.9083116.388Koordinatoj: 39° 54′ 30″ N, 116° 23′ 17″ O (mapo)
Areo0,23 km² (23 ha) [+]

Estiĝo1421

Ĝongŝan-parko (Pekino)
Ĝongŝan-parko (Pekino)
DEC
Map
Ĝongŝan-parko
Vikimedia Komunejo:  Zhongshan Park (Beijing) [+]
vdr

La ĉarma parko situas okcidente de Tian An Men-pordego. Ĝi origine estis templo en Ĝin-dinastio. En ming-dinastio oni konstruis tie la altaron Ŝeĝji. Por memorigi pri s-ro Sun Ĝongŝan (konata de la Okcidente kiel Sun Jatsen), pioniro de la ĉina demokratia revolucio, oni alinomis ĝin Ĝongŝan-parko en 1928.

suda pordego de ĝongŝan-parko

Enpaŝinte la sudan pordon, oni povas vidi zigzagan koridoron brilkolore pentritan, kiu etendiĝas orienten kaj okcidenten. Transe de la koridoro kuŝas placo, antaŭ kiu estas la ŝtona portalo "Defendo de Paco".

Tra tiu portalo oni povas vidi aleon, ĉe kies norda flanko vice staras sep altegaj antikvaj cipresoj, kiuj formas naturan fonon de la placo. Laŭdire tiuj arboj jam aĝas pli ol 1,000 jarojn. Inter ili kurioza estas arbo ĉe la orienta fino de la aleo. El ĝia trunko elkreskas soforo, kaj pro tio ĝi ricevis la nomon "Cipreso Brakumanta Soforon". Ĝi estas malofte videbla inter la ĝardenaj arboj.

Direktante sin okcidenten, oni venas al la suda pordo de la interna korto. En la mezo de la korto estas la kvadrata altaro Ŝeĝji. Ĝi estis tritavola teraso masonita el blanka marmoro. La supra ebeno estas sternita per grundo de kvin koloroj ruĝa, blanka, nigra, blua kaj flava en siaj centro kaj kvar punktoj montritaj de kompaso. Tio signifas, ke la tuta tero sub la ĉielo apartenas al la imperiestro. En la centro de la altaro staras kvadrata ŝtona kolono, kiun oni nmis Ŝtata Ŝtono. Ĝi signifas, ke la ŝtato estas fortika kiel ŝtono. En ĉiuj dua kaj oka monatoj la imperiestroj de Ming- kaj Ĉing-dinastioj venis tien por kulti la dion de tero kaj preĝi por riĉa rikolto. Norde de la altaro estas Bajdian-halo, kie la imperiestroj ripozi post promenado kaj faris kulton en kazo de pluvo. La halo estas eleganta ligna konstruaĵo farita antaŭ pli ol 550 jaroj en la komenca periodo de Ming-dinastio. En 1925, kiam s-ro Sun Jatsen forpasis, lia ĉerko metiĝis tie. En 1928 la halo Bajdjan estis alinomita Ĝongŝan-halo kaj pro tio la antikva ĝardeno ricevis sian nomon Ĝongŝan-parko.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.