Ĝonghuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝonghuo ludanto

Ĝonghuo (中胡, pinjine: zhōnghú) estas ĉina arĉa kordinstrumento de Huĉjina familio kun sufiĉe malalta sono. Ĝi estas inventita en 20-a jarcento kaj en Ĉina orkestro havas aldan voĉon, analoge al Eŭropa violo.

Ĝonghuo aspektas simile al erhuo, sed estas iomete pli granda. La antaŭa flanko de sonkesto estas kovrita per haŭto de iu serpento, plej tradicie de pitono. La akustika distanco inter du kordoj de instrumento estas unu kvinono. En orkestro uzatas du variantoj de agorodo na kordoj: A kaj E aŭ G kaj D.

Videa ekzemplo[redakti | redakti fonton]