Ĝorĝtaŭno (Kajmaninsuloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg
Por aliaj urboj kun la nomo Ĝorĝtaŭno respektive angle "Georgetown" vidu la paĝon Ĝorĝtaŭno.

Ĝorĝtaŭno (angle George Town) estas la ĉefurbo de la Kajmaninsuloj, teritorio dependa de Britio en la Kariba Maro, do la geografia regiono Karibio. La urbo situas sur la insulo Granda Kajmano kaj dum la jaro 1999 havis 20.626 enloĝantojn. La saman nomon ankaŭ havas la ĉefurbo de la ŝtato Gujano, Ĝorĝtaŭno, kiu situas sude de la regiono Karibio en Sudameriko.

La kajmaninsula ĉefurbo estas la banka centro de la insularo. Proksime de la urbocentro troviĝas haveno por grandaj krozŝipoj kaj internacia flughaveno. La ekzakta geografiaj koordinatoj estas 19° 17′ norde, 81° 22′ okcidente.