Ĝuĉe-ideologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ĜuĉeĈuĉe (koree 주체, ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio en Korea Popola Respubliko diras, alfrontante problemojn, oni kalkulu plej unue je la propraj fortoj, .

Norda Koreio ne nur proklamis la ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en la 1950-aj jaroj okazis malvarmiĝo de la rilatoj kun Sovetio, en la 1960-aj kun Ĉinio. Je ambaŭ fojoj kialis, ke Norda Koreio ne volis iĝi satelita ŝtato superregebla de ekstere.

Post la disfalo de la socialismaj ŝtataro ĝuĉeo perdis multe de sia iama marksisma enhavo. Post la morto de prezidento Kim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekzemple oni ne diras, ke Kim Il Sen mortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĝuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.

Ekde la 8-a de julio 1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĝuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro 2010 estas la 99-a jaro laŭ la ĝuĉea jarkalkulo.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]