Ĝuhaj
| Ĝuhaj | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Gŭangdongo | |
| Poŝtkodo | 519 000 | |
| Aŭtokodo | 粤C | |
| Telefona antaŭkodo | 756 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 542.401 en 2009 (nur la urbo) | |
| Geografio | ||
|
|
22°16′00″N 113°34′00″O / 22.266667°N, 113.566667°OKoordinatoj: 22°16′00″N 113°34′00″O / 22.266667°N, 113.566667°O | |
| Alto | m | |
| Areo | km² | |
| Horzono | UTC + 8 | |
Ĝuhaj, ĉine 珠海 estas metropolo, havenurbo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn, ekonomiajn zonojn kaj marajn insulojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ĝuhaj etendiĝas laŭ la Sudĉina Maro ĉe enfluejo de rivero apud Makao en suda parto de la lando. Ŝenĵeno estas proksime. Kantono troviĝas 140 km.
[redakti] Historio
Ĝuhaj iĝis grandurbo en 1979 kaj nuntempe ĝi estas modelo de loĝdomoj laŭ Unuiĝintaj Nacioj.
[redakti] Ekonomio
Ĝuhaj iĝis speciala ekonomia zono en 1978. oni okupiĝas pri pezaj industrioj, elektronikoj, programaroj, bioteknologioj kaj maŝinaroj. Baldaŭe oni fondis ankaŭ pli novajn industriajn zonojn.
[redakti] Klimato
Ĝuhaj havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 2122 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-aŭgusto. Tiam la temperaturo atingas 30 °C. Neniam neĝas kaj frostas.
[redakti] Trafiko
Ĝuhaj ne havas fervojon, tamen laŭ planoj eble en 2011 ĝi funkcios. Rapidvojoj funkcias al la proksimaj urboj. La prefektejo havas 2 internaciajn havenojn.
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Ĝemelurboj
Surrey, Kanado
Castelo Branco, Portugalio
Redwoodurbo, Usono
Kupang, Indonezio
Atami, Japanio
Rio Branco, Brazilo
Suvon, Sud-Koreio
Gävle, Svedio
[redakti] Fontoj
- Angla kaj germana Vikipedioj