Ĝun Azumi
El Vikipedio
| 安住 淳 Ĝun Azumi |
|
|
ministro pri financoj de Japanio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: la 2-an de septembro 2011 |
|
| Antaŭulo | Joŝihiko Noda |
|---|---|
|
|
|
| Naskiĝo | la 17-an de januaro 1962 en distrikto Oŝika, gubernio Mijagi, Japanio |
Ĝun Azumi (japane 安住 淳, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Jun Azumi, naskiĝis la 17-an de januaro 1962 en distrikto Oŝika, gubernio Mijagi, Japanio, do nun 51-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院). Ekde la 2-a de septembro 2011 li estas la nuna ministro pri financoj de Japanio, en ministraro gvidata de la ĉefministro Joŝihiko Noda, kaj li transprenis de la nova ĉefministro la financministran postenon.