Ĥaŭtengo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Sud-Afriko vidigas la 6 distriktojn de Ĥaŭtengo
Mapo de Sud-Afriko vidigas la 6 distriktojn de Ĥaŭtengo

Ĥaŭtengo (en la afrikansa kaj angla Gauteng) estas provinco de Sud-Afriko.


Enhavo

[redaktu] Historio

La provinco estis formita en aprilo 1994 el parto de la malnova provinco Transvalo per la provizora sud-afrika konstitucio de 1994. La provizora nomo estis Pretoria-Witwatersrand-Vereeniging (aŭ PWV; la nomo estas kunmetita el la urboj Pretorio kaj Vereeniging kaj regiono Witwatersrand). Ĝin oni nomis Ĥaŭtengo en decembro 1994.

Ĥaŭtengo estas la plej malgranda provinco de lando kun 1,4 % de la areo, sed ĝi havas loĝantaron de 8 837 178 (censo de 2001), la duan post Kvazulu-Natalo.

[redaktu] Etimologio

La nomo Ĥaŭtengo venas de Sesota-lingva vorto por "loko de oro". Efektive en la regiono troveblas oro, kies minado ek se 1886 donis al ĝi ekonomian prosperon.

[redaktu] Loĝantaro

Post kiam la 12-a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de la provincoj, la loĝantaro pligrandigis al 9 180 242. Ĝi jene dividiĝas laŭ la gepatraj lingvoj:

Lingvo Loĝantaro %
Zulua 1 937 312 21%
Afrikansa 1 249 952 14%
Suda sota 1 152 796 13%
Angla 1 101 820 12%
Norda sota 1 024 937 11%
Cvana 910 803 10%
Kosa 642 715 7%
Conga 571 203 6%
Ndebela 209 684 2%
Vendaa 159 958 2%
Svazia 129 399 1%
Aliaj 89 663 1%
Sumo 9 180 242 100%


[redaktu] Distriktoj

Distrikto Loĝantaro %
Johanesburgo 3 225 811 35%
Ekurhuleni 2 480 274 27%
Ĉvaneo 1 985 980 22%
Sedibeng 794 597 9%
Uesta Rando 533 669 6%
Metsweding 159 911 2%
Totalo 9 180 242 100%

[redaktu] Urboj

Plej granda urbo estas la provinca ĉefurbo Johanesburgo, al kies aglomeraĵo apartenas Soweto. La sud-afrika ĉefurbo Pretorio apartenas al la aglomeraĵo de Ĉvaneo. Inter la du algomeraĵoj situas la komuna internacia flughaveno Jan Smuts.


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Ĥaŭtengo" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.