Ĥabakuk (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PROFETO ĤABAKUK
“Oka minora profeto”
Thumb
Thumb
persono =Ĥabakuk, ikono rusa de la 18-a jarcento.
nomo = Sankta Ĥabakuk
noto = biblia profeto
naskiĝodato = 7-a jarcento a.K.
mortodato = 6-a jarcento a.K.
kulto = venerita de ĉiuj eklezioj kultantaj sanktulojn
honoro = ĉe kristanoj, judoj kaj islamanoj
datreveno = malsamaj datoj
qumran = fragnento 1QpAb
nacio = hebrea
pozicio = oka de la minoraj profetoj

Ĥabakuk, aŭ Ĥabakuko, (hebree Hăbaqqūq, חֲבַקּוּק; greke: Ἀμβακούμ; latine: Habacuc) de la 6-a jarcento a.K., estas la oka de la bibliaj Minoraj Profetoj.

La etimologio de la nomo estas necerta, ĉar ĝi povas deveni el la akada nomo de planto probable Cassia fistula, aŭ el la hebrea vorto signifanta “kiu brakumas” aŭ “kiu luktas”.[1].

Biografio

Pri la vivo de Ĥabakuk oni konas preskaŭ nenion: plejprobable li vivis en la epopko de la reĝo Ioakim (608-598) a.K., la akra kontraŭulo de Jeremio, nome dum la 7-a jarcento ĉevale de la 6-a.[2]

(Statuo Ĥabakuk) ZUCCONE de Donatello, Duomo de Florenco.

Ĥabakuk estas aŭtoro de profetaĵo ĉeesta en la Biblio: la Libro de Ĥabakuk konstituita je 56 versegoj, dividitaj en tri ĉapitroj [3]

Pri la historio kaj enhavo de la libro de Ĥabakuk oni vidu artikolojn pri Libro de Danielo kaj Aldonoj al Danielo.

El datenoj de la libro kritikistoj konfirmas lian naskiĝon al la 7-a jarcento

Ĉu nur legendo?

En la urbo de Tuyserkan (Iran) troviĝas maŭzoleo, nome la templo de Hayaghoogh – protektaĵo de la "Kulturaj Havaĵoj" de la Iran – kiu estas opiniata tombo de profeto Ĥabakuk. Legendo rakontas ke Ĥabakuk estis gardanta la Templon de Salomono en Jerusalemo kiam li estis kaptita de babilonanoj kiuj lin sklavigis. Liberigite de Kiro la 2-a (Persio), Ĥabakuk translokiĝis al Ecbatana: kie li mortis kaj estus entombigita en tiu kiu hodiaŭ estas Tuyserkan en la Provinco Hamadan. Nuntempe, tiu certas, tiu tombo de Ĥabakuk estas, honorata de islamanoj kaj estas, eble, la kaŭzo de tiu konsidero.

Pli certe lia tombo lokigeblas en Kadarim (Israelio).

Lia tombo estis malkovrita epoke de romia imperiestro Teodosio la 1-a, nome fine de la 4-a jarcento.

Kulto

Tombo de Ĥabakuk en Kadarim, Israelio.

Ĥabakuk estas honorita kiel sanktulo en la Katolika kaj orientaj kristanaj eklezioj, sed een memorigaj datoj malsamaj. La Roma Martirologio lin karakterizas per frazo de lia profetaĵo: “Justulo vivos per sia fido” (2,4-20)

Notoj

  1. La Bibbia, ed. Piemme, Casale Monferrato 1996, ISBN 88-384-2400-4, p. 2211
  2. Ĥabakuk protaginistas amuzrole en la apokrifo “Bel kaj la Drako”. En la dua el la rakontitaj eventoj, al li estas ordonite de anĝelo porti bovlon kun supo kaj panon pro nutri la profeton Danielon, kiun oni ĵetis al la kavo de leonoj. Kiam Ĥabakuk respondas ke mem ne scias kie troviĝas tia porleona kavo, la anĝelo “lin levis kaptante lian kaphararon kaj lin deponis en Babilono". Post kiam li nutris Daielon, la profeto estis reenkondukita hejmen.
  3. Malfacile identigebla kun la samanoma persono citita en la Aldonoj al Danielo, nome en la ĉapitro 14, 33-39, kiu ne biblias por iuj protestantaj kristanaj eklezioj (vidu: Libro de Danielo.

Aliaj Projektoj

Wikimedia Commons gastigas diversaj lementoj koncerne profeton Ĥbakuk.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj