Ĥabazito
El Vikipedio
Ĥabazito estas tektosilika mineralo el la zeolita grupo kun la formulo: (Ca,Na2,K2,Mg)Al2Si4O12·6H2O. Rekonataj variantoj estas la ĥabazit-Ca, ĥabazit-K, ĥabazit-Na, kaj ĥabazite-Sr, dependante de la indikata katjono.
Ĥabazito kristaliĝas en trigonala kristala sistemo kun tipaj romboedre formitaj kristaloj kiuj estas ŝajn-kuboj. La koloro de la mineralo estas hela (rozkolore blanka, senkolora, flava), ties polvo estas blanka, senkolora. La mineralo mem estas diafana.
- Dureco:4,5
- Denso:2,0-2,1
- Splitiĝo: malbona
- Lumo: vitra
Ĝi apaeras apud aliaj zeolitaj mineraloj. Ĝin ofte akompanas la mineraloj kiel filspsito, dezmino, harmotomo, analcimo, kalcito, kvarco, epidoto, fluorito, feldspato.

