Ĥabur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra fluo ĉe Tell Halaf, proksime al Ras al-Ain, rekte ĉe la turka limo. Dum sekeco, praktike ne venas akvo el Turkio.

Ĥabur (arabe نهر الخابور) estas la plej longa alfluanto de Eŭfrato en Sirio. Ĝi ricevas la ĉefan akvokvanton el la turka limregiono ĉe Ra's al-'Ayn kaj ebligas jam de jarmiloj la akvumitan agrokulturadon apud ties 320 km longa fluo al sudo tra la orient-siria stepa areo.

En la romia epoko, la rivero havis la nomon Chaboras.

La fluo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj alfluantoj de Ĥabur fontas en la kalkŝtona montaro en proksimo de Tur Abdin, sed grandparte nutra la riveron ĉefe pluraj karstaj fontoj en la turka-siria limregiono ĉe Ra's al-'Ayn. Disde kelkaj proviziraj (nur-vintraj) riveretoj, la sola alfluanto en Sirio estas Ĝagĝag, alfluanta ĝin ĉe Al Hasakah. La urbo situas en centro de la siria parto de la regiono al-Ĝazira inter la Eŭfrato kaj Tigriso, en kies nordo la sufiĉcaj precipitaĵoj kaj ka fruktemaj agroj ebligas relative dense loĝantaron. La limo kun 250 mm de jaraj precipitaĵoj – okaze eblas la (neakvumita) agrokultivado – troviĝas ĉe Ĥabur kelkajn kilometrojn sude de al-Hasakah. Pli malmultaj aŭ mankantaj precipitaĵoj povas kaŭzi eĉ pli norde malpliiĝon de la rikolto. Tiel norde de al-Hasakah, ĉiujn triajn jarojn okazas mis-rikolto. Kie la rivero trairas la turkan limon, la precipitaĵo superas la 300 mm, ĉe alfluo en Eufraton, ĉe vilaĝo Busajrah (Bşēra, oriente de Deir ez-Zor), la jara precipitaĵo estas sub 150 mm.

En tiu seka stepa regiono, agrikultivado eblas nur per akvumado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]