Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥalid de Sauda Arabio)
Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud
Persona informo
خالد بن عبد العزيز آل سعود
Naskiĝo 13-an de februaro 1911 (1911-02-13)
en Riado
Morto 13-an de junio 1982 (1982-06-13) (71-jaraĝa)
en Riado
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Al Oud cemetery vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Familio
Dinastio Sauda dinastio vd
Patro Abdul-Aziz bin Saud vd
Patrino Al Jawhara bint Musaed Al Jiluwi • Tarfah bint Abdullah Al Sheikh vd
Gefratoj Musa'id bin Abdulaziz Al Saud • Mutaib bin Abdulaziz Al Saud • Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud • Muhammad bin Abdulaziz Al Saud • Turki I bin Abdul • Fajsal bin Abdulaziz • Turki II bin Abdul-Aziz Al Saud • Mishaal bin Abdulaziz Al Saud • Abdul-Rahman bin Abdul-Aziz Al Saud • Sattam bin Abdul-Aziz Al Saud • Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud • Nayef bin Abdul-Aziz Al Saud • Salman bin Abdul-Aziz Al Saud • Ahmed bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Majeed bin Abdulaziz Al Saud • Hazloul bin Abdulaziz Al Saud • Badr bin Abdulaziz Al Saud • Fawwaz bin Abdulaziz Al Saud • Mashhur bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Ilah bin Abdulaziz Al Saud • Bandar bin Abdulaziz Al Saud • Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud • Mamdoh bin Abdulaziz • Mansour bin Abdulaziz Al Saud • Nasser bin Abdulaziz • Nawwaf bin Abdulaziz Al Saud • Talal bin Abdulaziz Al Saud • Saad bin Abdulaziz • Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud • Thamir bin Abdulaziz Al Saud • Abdallah bin Muhammad bin Saud • Latifa bint Abdulaziz Al Saud • Al-Bandari bint Abdul-Aziz Al Saud • Al Jawhara bint Abdulaziz Al Saud • Seeta bint Abdulaziz Al Saud • Haya bint Abdulaziz Al Saud • Luluwah bint Abdul-Aziz Al Saud • Sultana bint Abdul-Aziz Al Saud • Majid bin Abdulaziz Al Saud • Mishari bin Abdulaziz Al Saud • Hamoud bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Muhsin bin Abdulaziz Al Saud • Saud bin Abdul-Aziz Al Saud • Anud bint Abdulaziz vd
Edz(in)o Sita bint Fahd Al Damir vd
Infanoj Faisal bin Khalid bin Abdulaziz Al Saud • Moudi bint Khalid Al Saud • Abdallah bin Khalid vd
Profesio
Okupo politikistomonarkoŝtatreprezentantomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥalid bin Abdul-Aziz Al SaudĤalid ibn Abd al-Aziz Al Saud (arabe خالد بن عبد العزيز آل سعود , latinliterigo laŭ DMG Ḫālid ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd; naskiĝis en 1912; mortis la 13-an de junio 1982) inter la jaroj 1975 kaj 1982 estis la reĝo de Sauda Arabio.

Laŭ la oficiala dinastia naskosinsekvo, li estis la 7-a el 37 filoj de la reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio. Lia patrino estis princino Ĝaŭhara Bint Musaid Al-Ĝiluŭi, kaj lia avino patrinflanke venis el la familio Sudairi. Lia pli aĝa frato estis princo Mohamed Bin Abdul Aziz Al Saud.

Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la sauda korto. Relative frue lia patro taskigis lin regi la provincon Mekao kaj li tiel povis kolekti politikajn spertojn. La 29-an de aprilo 1964 lia pli aĝa duonfrato Faisal, kiu tiutempe fariĝis sauda reĝo, nomumis lin kronprinco kaj vica ĉefministro. Post la murdiĝo de Faisal li la 25-an de marto 1975 mem iĝis reĝo de Sauda Arabio, kaj akiris la reputacion esti modera, modesta kaj religiema reganto, pli ol la aliaj ĝistiamaj regantoj de la sauda dinastio. Lia simpatio por la dezerta naturo kaj la nomada vivstilo, kun ekstera politiko en kontakto kun sed ne gvide de Usono, kaŭzis ke ankoraŭ nun multaj samlandanoj aprezas lian memoron. Jam baldaŭ post la ekrego, li havis stomakan malsanon, kaj la 13-an de junio 1982 mortis pro forta koratako.

Ĥalid kunvokis multajn konferencojn kaj provis trovi interkonsentojn kaj kun la estroj de najbaraj ŝtatoj kaj kun la samŝtatanoj. Unu el la unuaj regaj agoj estis paca fino de lima konflikto pri oazo inter Sauda Arabio, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Li estis gvida aktivulo en la kreo de la Golfa Koopera Konsilo en 1981. Malgraŭ sia modera kaj bonvola apero, tamen la reĝo kontraŭis ĉian tendencon pri demokratiigo de la politika sistemo (ankaŭ direkte al konstitucia monarkio).

Sekva reĝo iĝis lia duonfrato Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud.

Reĝo Ĥalid dufoje edziĝis.

  • princino Sita Bint Fahd Bin Dhamir (lia unua edzino, la paro diverciĝis longe antaŭ la morto de Ĥalid)
    • filoj: princo Bandar (plej aĝa filo), princo Faisal, princo Fahd, princo Saud kaj princo Saad
    • filinoj: princino Hussa, princino Ĥaŭhara, princino Nuf, princino Ĥaŭhara (II) kaj princino Mudhi
  • princino Tarfa Bint Abdullah Bin Abdul Rahman Al Saud (dua kaj lasta edzino, la paro restis kune ĝis lia morto)
    • filoj: princo Abdulah (dua plej aĝa filo) kaj princo Miŝal
    • filinoj: princino Nura, princino Miŝail kaj princino Bandari