Ĥamo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĥamo
Cham
Blazono de Ĥamo
Elfluo de Lorzeel la Lago de Zugo en Ĥamo
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47°10′50″N 8°27′35″O  /  47.18056°N, 8.45972°O / 47.18056; 8.45972 (Ĥamo)Koordinatoj: 47°10′50″N 8°27′35″O  /  47.18056°N, 8.45972°O / 47.18056; 8.45972 (Ĥamo)
Nombro de enloĝantoj 14303
Areo 19,82 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 6330
Komunumkodo 1702
Mapo de Ĥamo

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Ĥamo (germane Cham) estas urbo kaj komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 14303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio [redakti]

Ĥamo situas ĉe la elfluejo de la rivero Lorze el la Lago de Zugo oriente de la kantonĉefurbo Zugo.

La urbo Ĥamo konsistas el la municipoj, kvartaloj kaj setlejoj Kirchbühl, Städtli, Enikon, Lindencham, Friesencham, Hagendorn, Rumentikon, Niederwil, Oberwil kaj Bibersee.

La najbaraj komunumoj de Ĥamo estas Hünenberg, Zugo, Steinhausen, Knonau kaj Maschwanden.

Trafiko [redakti]

Ĥamo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zugo al Lucerno. Ĥamo havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4a de Baar al Lucerno.

Historio [redakti]

Unuaj setlejoj ekzistis en Ĥamo jam antaŭ 6000 jaroj. Ankaŭ spuroj de romia setlado estis trovitaj. La unua skriba mencio de Ĥamo datiĝas el la jaro 858 en dokumento per kiu Ludoviko la germano donacis la bienon Chama al la Virina Abatejo Zuriko. En la jaro 1360 Ĥamo ricevis la urborajton.

Partnerurbo [redakti]

Partnerurbo estas la samnoma urbo Ĥamo (germane Cham) en Supra Palatinato, Germanio.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj Ligiloj [redakti]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Cham