Ĥanio (provinco)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Ĥaniao en Grekio

La provinco Ĥanio (greke Χανιά respektive Νομός Χανίων - Nomos Chanion) estas unu el la kvar provincoj de la insulo Kreto kaj unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2.376 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 150.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Iraklio. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Kreto (Περιφέρεια Κρήτης, Periferia Kritis) kaj kovras la plej okcidentan parton de ĝi, najbare de la provinco Retimno en la oriento.

La insuleto Gavdos, kiu estas la plej suda punkto de Eŭropo, same apartenas al la provinco kiel la konata kanjono de Samaria.

la katedralo de la urbo Ĥanio
historia monaĥejo


[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo oficialaj paĝoj de la provinco (en la greka kaj angla)
Ekstera ligilo  informoj pri la okcidento de Kreto (en la angla, franca kaj germana)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj