Ĥanta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = kca

La ĥanta lingvo (pli frue ankaŭ nomata ostjaka) estas la lingvo aŭ grupo de lingvoj parolata de ĥantoj, ĉefe en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusujo. La lingvon parolis en 1994 ĉ. 12 000 homoj (necerta informo).

La ĥanta apartenas al la ugra branĉo de la finn-ugraj lingvoj en la Urala lingvofamilio. La plej proksimaj parencaj lingvoj de la ĥanta estas la mansa kaj la hungara lingvoj. La ĥanta kaj mansa formas la grupon Ob-ugraj lingvoj, nomitan laŭ la rivero Obo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]