Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra
| Ĥanti-Mansio | |
|---|---|
![]() |
|
| Ŝtato: | Rusio |
| Federacia distrikto: | Urala |
| Surfaco: | 534.500 km² |
| Loĝantoj: | 1.505.000 |
| Ĉefurbo: | Ĥanti-Mansijsko |
| Loĝdenso: | 3 loĝantoj/km² |
| Aŭtokodo: | 86 |
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra aŭ Aŭtonoma distrikto de ĥantoj kaj mansoj (ruse Ханты-Мансийский автономный округ) estas administra unuo (aŭtonoma distrikto) en norda Rusio. La lingvoj de la praloĝantoj (ĥanta lingvo, mansa lingvo) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia ebenaĵo. La rivero Obi kaj tie plej grava alflaunto, la Irtiŝo trafluas la regionon.
[redakti] Loĝantaro
La ĥantoj kaj mansoj – la titularaj popoloj de la aŭtonomio - estas finno-ugraj popoloj, kies plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En la regiono la rusoj donas la plimulton kaj ili plimutiĝos pro la malkovro de la naftokampoj tie.
[redakti] Historio
La areo, kiu origine konatis kiel Jurga estis okupita en 1582 far Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro en 1930 estiĝis kiel la aŭtonomia distrikto de ostjakoj kaj voguloj (Остя́ко-Вогу́льский автоно́мный о́круг). En 1940 ĝi estis renomita aŭtonomia distrikto de ĥantoj kaj mansoj (Ха́нты-Манси́йский автоно́мный о́круг).
[redakti] Ekonomio
Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, tie la aŭtonomio estas la plej granda naftoproduta areo de Rusio.
[redakti] Urboj
La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 40.000 loĝantoj, sed la plej grandaj urboj estas Surgut (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansk.
[redakti] Administra divido
[redakti] distriktoj
Ĥanti-Mansia Aŭtonoma Distrikto konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):
- Belojarska (Белоярский)
- Berjozovska (Берёзовский)
- Ĥanti-Mansia (Ханты-Мансийский)
- Kondinska (Кондинский)
- Neftejuganska (Нефтеюганский)
- Niĵnevartovska (Нижневартовский)
- Oktjabrska (Октябрьский)
- Sovetska (Советский)
- Surguta (Сургутский)
[redakti] Ligoj
- http://odur.let.rug.nl/~bergmann/russia/regions/rus86khm.htm mapo]
- TTT-paĝo pri la Ĥanta popolo (angle)
- TTT-paĝo pri la Mansa popolo (angle)
Ĉefurbo: Jekaterinburg
Ĉelabinska provinco | Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra | Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto | Kurgana provinco | Sverdlovska provinco | Tjumenja provinco
