Harbino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥarbin)
Harbino
Fotomontaĵo
Harbin
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbo • urbego • milionurbo • departemento-ranga urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Regiono Nordoriento
Provinco Hejlongĝjango
Poŝtkodo 150000
Aŭtokodo 黑A
Telefonkodo (+86)451
Retpaĝaro www.harbin.gov.cn
Politiko
Urbestro S-ro Zhang Xiaolian
Demografio
Loĝantaro 4 517 549  (2010)
- Metropola regiono 5 282 083  (2010)
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 45′ N, 126° 39′ O (mapo)45.75126.65Koordinatoj: 45° 45′ N, 126° 39′ O (mapo)
Alto 150 m
Areo 2 089 km² (208 900 ha)
- Metropola regiono 4 275 km² (427 500 ha)
Horzono UTC +8
Harbino, urbo de Ĉinio.
Harbino, urbo de Ĉinio.
Harbino (Ĉinio)
Harbino (Ĉinio)
DEC
Harbino
Harbino
Situo de Harbino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Harbin [+]
vdr

HarbinoĤarbin (ĉine 哈尔滨 [haŭrbin] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas urbo en Ĉinio. Ĝi estas la ĉefurbo de provinco Hejlongĝjango, la plej norda provinco de Ĉinio. Ĝi estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco, situanta ĉe la suda bordo de la rivero Songhua. Oni ofte nomas ĝin “brila perlo sur la kolo de cigno”. Hejlongĝjango estas parto de Manĉurio, ManĉurujoManĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Orienta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton ManĉukoManĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.

La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.

La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ĥarbin.

Harbino, sufiĉe juna urbo laŭ ĉinaj normoj, estis antaŭe fiŝkaptista vilaĝo. Historiaj kronikoj montras, ke la loko estis loĝata en la 11-a jarcento de Nüzhen, prauloj de la manĉuroj. La nomo “Harbin” devenas de la manĉura “aleĝin”, kiu signifas grundon por sunumi fiŝretojn. En 1896 cara Rusio subskribis sekretan traktaton kun la Qing-dinastia registaro pri konstruado de fervojo de la ĉina urbo Manzhouli ĉe la ĉina-rusa landlimo, tra Harbino, al Vladivostoko. Per mono el porkompensa fonduso eltrudita el la ĉina registaro kaj malmultkosta ĉina laboro, oni konstruis la Ĉinan Orientan Fervojon kun Harbino kiel la administra centro. La urbo nature disvolviĝis en transportadan fokuson. Rusaj komercistoj, misiistoj kaj aventuristoj eksvarmis al la urbo, starigante tie siajn butikojn, fabrikojn kaj preĝejojn. Ilia influo sur la arkitekturo de Harbino estas videbla hodiaŭ: rus-stilaj konstruaĵoj, kupoloj kaj turpintoj super tridek antaŭaj grek-ortodoksaj preĝejoj.

Aliaj eksterlandanoj alvenis al la kreskanta urbo. Dek kvin landoj malfermis konsulejon, inkluzive de Japanio, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Usono. Bankoj prosperis kune kun hoteloj, trinkejoj, vetludejoj, altkostaj vilaoj, dum la ĉina loĝantaro servis al la kreskanta internacia komunumo. Iam troviĝis cent mil fremdaj loĝantoj el 36 landoj en la urbo. En 1946 Harbino estis redonita al Ĉinio post la malvenko de Japanio kaj la fino de la Dua mondmilito.

Urba Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Harbino, konata kiel urbo de parkoj, havas 13 parkojn kune kun 154 florovartejoj kaj multaj arbaretoj. Laŭ la stratoj staras bele pritonditaj ulmoj, poploj kaj pinoj. Plejparto de la parkoj troviĝas laŭ la bordoj de la rivero Songhua. Riverborda Parko laŭ la suda bordo, dek hektarojn granda, estas ŝatata loko. La Suna Insulo, kun areo de 1 300 hektaroj sidas meze de la rivero Songhua. Gin kovras densaj arboj, belaj gazonoj, gloroplenaj terasoj kaj riverbordaj pavilonoj. Digo ĉirkaŭanta la insulon kaj ĝin protektanta kontraŭ inundo estas ankaŭ ŝatata promenejo. Iam antaŭe la insulo estis en du partoj: La okcidenta duono estis rezervita por domoj de riĉuloj kaj la orienta por pajlotegmentitaj kabanoj de fiŝkaptistoj kaj boatistoj. La Vilaĝo de Paradizo sur la okcidenta flanko estas nun populara loko por distriĝo kaj baniĝo. Tie estas 14 resanigaj ripozejoj konstruitaj por fabrikoj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Unika estas la Infana Parko de Harbino, kiu havas la solan infanfervojon en Ĉinio. Konstruita en 1956, ĝi estas du kilometrojn longa, kun stacio Pekino ĉe unu fino kaj stacio Ĥarbin ĉe la alia. La malgranda trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn vagonojn kaj povas transporti ducent pasaĝerojn. La personaro de la fervojo: la stacioadministrantoj, inĝenieroj, konduktoroj, biletvendistoj, trajnogardistoj kaj ĉefo de la vagondeĵorantaro estas lernejanoj malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas laŭvice.

Ankaŭ alia specialaĵo de Harbino aperas en la Printempa Festo (ĉina tradicia Novjaro). Tra la lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi paperlanternojn. Ĉi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas akvon glaciiĝi en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro, kien oni metas kandelon aŭ olelampon. La lanterno ne fandiĝas, ĉar la ekstera temperaturo restas sub la nulo. Fari glaci-lanternojn jam fariĝis kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto. En la Lanternfesto, la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, mamutaj blokoj da glacio estas tranĉitaj el la rivero Songhua. Martelo, ĉizilo kaj muldiloj uziĝas kaj post kelkaj horoj blokoj fariĝas vazoj da floroj, figuro de skiisto, karpo aŭ kokino. Glacidomegojn oni faras el blokoj cementitaj kune per akvo. Kontraŭ la blua ĉielo ili estas kristale blankaj. Vespere oni lumigas ilin kaj la publikaj placoj kaj parkoj vigliĝas per la glaciarto – miriado da desegnoj kreitaj de la amatoraj kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbino.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Klimato kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La vintro en Harbino estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo de decembro ĝis februaro estas −30 kaj multe neĝas. Sed adaptiĝinte al la malvarmego, oni trovas certajn ĝuojn, kiujn nur Harbino povas oferti. Lakto vendiĝas brikforme. Frostiĝintajn pirojn oni liveras al aĉetantoj. Degelinte en malvarma akvo, la piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandaĵo dum la Printempa Festo

Novembre de 2005, la urbego restis sen trinkakvo, ĉar la riveron Songhua poluis benzolo.

Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Harbino[redakti | redakti fonton]

La unua kaj plej fama esperantisto estis: Nikolaj Kazi-GirejNikolao Aleksandroviĉ Kazi-Girej' (naskiĝis la 9-an de novembro 1866 en Peterburgo, mortis la 30-an de decembro 1917 en Harbino) estis rusa esperantisto el Kaŭkazo kaj civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo.

Li kunfondis kaj prezidis Manĉurian Esperanto-Societon. Li tradukis du rakontojn de Vsevolod Garŝin en 1896. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj Esperanto) leteron pri Esperanto, adresitan al Geografia Societo en Antverpeno.

Judoj en Harbino[redakti | redakti fonton]

Sekve de la Oktobra Revolucio alvenis al Harbino amaso da rifuĝintoj kaj la urbo fariĝis la plej granda enklavo de Blankaj rusoj ekster la Rusio. En la urbo ekzistis ankoraŭ multnombra de pli frua tempo la socio de judoj, konsistanta ĉefe de rusaj kaj germanaj judoj, kiuj rifuzis al Fora Oriento (Malproksima Oriento) pro la persekutado en Eŭropo. Interalie la gepatroj de ĉefministro de Israelo Ehud Olmert.

Poloj en Harbino[redakti | redakti fonton]

La apero kaj disvolviĝo de pola socio en Harbino dum la jaroj 1898 - 1916

La genezo kaj dinamika disvolviĝo de la urbo Harbino en nord-orienta Ĉinio kaj samtempe ĉefurbo de la provinco Hejlongĝjango, estis ligita kun la kanstruado de orientĉina fervojo fare de Rusia Imperio. La urbon Harbino fondis en la jaro 1898 pola inĝeniero Adam Szydłowski proksime de malgranda vilaĝo ĉe la bordo de la rivero Songhua (Songhuajiang), iam nomata Sungari. La uŭtoro de la unua urboplano estis ankaŭ polo, inĝeniero Konstanty Jokisz. En Harbino dum la komenco estis granda amaso de poloj laborantaj por Rusia Imperio. Tial aperis la katolikaj preĝejoj kaj funkciis kulturaj kaj karitataj (filantropiaj) societoj. La unuaj poloj kiuj aperis sur la teritorio de Manĉurio, estis la militkaptitoj el la dua duono de la 17a jc. La Rusa Imperio formis de ili sub la gvido de tri rusoj Ĉerniĥovski la militajn taĉmentojn, kiuj trairante la riveron Amuro invadis la sudajn teritoriojn de ĝi kaj la iaman urbon Ajgun t.e. la nunan urbon Heihe. Bedaŭrinde ne ekzistas la precizaj informoj, kiuj permesus montri la siluetojn de ili. Amase la poloj aperis en Manĉurio post la fiasko (falo) en Pollando de la Januara Ribelo (1863-1864) kontraŭ la Rusia Imperio. La ribelo finiĝis per malvenko de ribelintoj. Kelkdek miloj estis mortigitaj en bataloj, preskaŭ mil ekzekutitaj, ĉ. 38 mil ekziligitaj al la plej foraj partoj de la Impario i.a. al Siberio, Turkestano kaj Manĉurio, kaj ĉ. 10 mil elmigris. Tamen nur postaj la libervolaj venoj de poloj komencigis la rimarkeblan plinombriĝon de pola grupo. Tio ĉefe okazis lige kun la konstruado de la Ĉina Orienta Fervojo.

Partnerurboj[redakti | redakti fonton]

Harbino havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj eksterlandaj urboj:

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]