Ĥarga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥarga
geografia regiono
oazo • depresio [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco32 m [+]
- koordinatoj25° 15′ 0″ N, 30° 33′ 0″ O (mapo)25.2530.55Koordinatoj: 25° 15′ 0″ N, 30° 33′ 0″ O (mapo)
Areo440 098 km² (44 009 800 ha) [+]

HorzonoNorma Horzono de Egiptio [+]

Ĥarga (Egiptio)
Ĥarga (Egiptio)
DEC
Ĥarga
Ĥarga

Map
Ĥarga
Vikimedia Komunejo:  Kharga Oasis [+]
vdr
الغردقة
Ĥarga
Ĥarga (Egiptio)
Ĥarga (Egiptio)
DMS

Bazaj informoj
ŝtato: Egiptio
provinco: provinco Nova Valo
nombro de loĝantoj: 49 461 (laŭ la censo de 1996)
ISO 3166-2-kodo (provinca): EG-WAD
koordinatoj: 25° 20' norde, 30° 36' oriente

La baseno El Ĥarga (arabe الواحات الخارج, latinliterigo al-Ŭāḥāt al-Ḫāriǧa, en la masra lingvo aŭ egipta araba El Ĥarga) estas la plaj sudorienta kaj plej granda el la kvin loĝataj geomorfologiaj basenoj de okcidenta Egiptio. Ĝi situas en la Libia Dezerto en la areo de la koordinatoj 26° 00' N ĝis 24° 30' N (de nordo al sudo) respektive 30° 25' O ĝis 30° 50' O (de okcidento al oriento) - sume ĝi inter nordo kaj sudo etendiĝas je 200 kilometroj. Laŭ la censo de 1996 en la basena areo de proksimume 1500 kvadrataj kilometroj vivis 49 461 loĝantoj. La plej multaj ili ili vivas en centra loĝloko same nomata Ĥarga - tiu oazo samtempe estas la administra centro de la egiptia provinco Nova Valo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĥarga kutime kune kun la baseno Daĥla 190 kilometrojn pli okcidente konsideratas "duobla oazo". En la epoko de antikva Egiptio tiuj du basenoj kune nomatis "la oazo" aŭ "la suda oazo". En la helenisma-romia epoko la du basenoj kune nomiĝis greke ῎Οασις μεγάλη, do "Oasis megale", respektive Oasis magna, en Esperanto do "granda oazo". Nur ekde la 4-a jarcento la du basenoj konsideratas du administraj unuoj - kaj la loĝlokoj de la baseno Ĥarga nomatas "la eksteraj oazoj".

oazo Ĥarga

Politikaj kaj ekonomia signifoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa loĝloko de la oazo ĝis la mezo de la 20-a jarcento estis Hibis, en la araba epoko ankaŭ nomata Al respektive El Maimun. La administra centro de la duoba baseno en la antikva epoko estis la loko Kalamun (Qalamun) en la baseno Daĥla. Nur ekde la jaro 1958 la loko Ĥarga, nomata administra centro de la egiptia provinco Nova Valo, havas centran signifon - la provinco cetere ankaŭ kovras la basenojn Daĥla kaj Farafra.

Kontraste al ĉiuj aliaj oazoj de la regiono, la oazo Ĥarga nuntempe ne plu sentiĝas oazo, sed moderna urbo ekipita per ĉiuj kutimaj instalaĵoj de urbo.

Jam ekde la epoko de antikva Egiptio, la baseno dankas sian ekonomian signifon aparte pro la situo en nodopunkto de pluraj karavanaj vojoj inter la nila valo oriente, Libio okcidente kaj Sudano sude. Samtempe la oazo ekde la antikva epoko liveras mineralajn kaj agrokulturajn produktaĵojn, aparte legomojn, daktilojn kaj vinon.