Karibdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥaribdo)
Karibdo
mara dio de la helena mitologio • mara monstro
Informoj
Sekso ina
Patro Pozidono
Patrino Geo
vdr

KaribdoĤaribdo (greka: Χάρυβδις) estis senforma mara monstro en greka mitologio, kiu trifoje tage ensuĉas la marakvon kaj poste muĝegante reelsprucas ĝin. Ŝipoj, kiuj venas sub ŝian influon, estas sensave pereiĝantaj.

Odyseo inter Skilo kaj Karibdo
(Johann Heinrich Füssli, 1794-1796)

Karibdo estas foje bildigita kiel giganta buŝo, foje kiel grandega akvokirlo. En greka mitologio Karibdo estas filino de mara dio Pozidono kaj Geo, diino de la tero. Ŝi inundis teron por plivastigi la regnon de sia patro, ĝis kiam ĉefdio Zeŭso punante ŝin transformis ŝin en marmonstron.

Karibdo ludas rolon en la sagao de Odiseo kaj en la sagao de la argonaŭtoj.

Loko[redakti | redakti fonton]

Karibdo kunlaboras kun alia monstro Skilo en markolo por timigi ŝipistojn, kiuj volas veturi tra la malvastejo. Tradicie oni lokigas la malvastejon en la markolo de Messina, kie sur la kalabria flanko troviĝas roko Scilla, sed alternative oni proponis kabon Skilla en norda Grekio.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Kutime oni mencias Karibdon nur rilate al Skilo: troviĝi inter Skilo kaj Karibdo = troviĝi senespere en embaraso inter du potencaj vivdanĝeraj riskoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]