Ĥark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥark
insulo [+]

AkvejoPersa golfo

Koordinatoj29° 15′ N, 50° 19′ O (mapo)29.24550.31Koordinatoj: 29° 15′ N, 50° 19′ O (mapo)
Ĉefa lokoĤark
Plej alta punktoKūh-e Dīdeh Bānī
- alteco70 m

Longo8 km (5 mi)
Larĝo4,5 km (3 mi)
Areo22,59 km² (2 259 ha) [+]
Loĝantaro10 000 [+]
HorzonoUTC+03:30 [+]

Ĥark (Irano)
Ĥark (Irano)
DEC
Ĥark
Ĥark
Map
Ĥark
Vikimedia Komunejo:  Kharg Island [+]
vdr
La insulo en 1973

Ĥark, Ĥarg (perse خارک) estas loĝata insulo en la Persa golfo kaj apartenas al Irano. Ĝi situas ĉirkaŭ 25 km antaŭ la bordo la kontinento ĉe Provinco Buŝehr, longas ĉirkaŭ 6 km. larĝas 4 km. Tie loĝas laboristoj, ĉirkaŭ 10.000. La insulo situas ĉirkaŭ 55 km okcidente antaŭ Buŝer kaj 35 km sude de Ganaveh.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo setlis unuafoje nestorianoj. Ĝin okupis en 1756 Nederlando per du ŝipoj kaj 50 soldatoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La insulo situas en proksimo de multaj naftokampoj kaj estas strategie grava. Ĝi havas naftoterminalon kaj flughavenon. Ĉe la naftoterminalo, povas alligiĝi cisternaj ŝipoj je kvar flankoj. En la sepdekaj jaroj, Ĥark estis la plej moderna naftoterminalo de la mondo. La insulo disponas pri dolĉakvo-produkta instalaĵo kaj pri agrikultutaj forcejoj, kreskejo opor prizorgo de la loĝantoj.

En Iraka-Irana milito, de 1982 ĝis 1986, la instalaĵojn grave damaĝis irakaj aerbombardadoj.

En 2009, Irano eksportis 950 milionojn da bareloj de mnafto tra la suda naftoterminalo de Ĥark.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]