Ĥasdaj ibn Ŝaprut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥasdaj (Abu Juzuf ben Jicĥak ben Ezra) ibn Ŝaprut (hebree חסדאי אבן שפרוט, arabe حسداي بن شبروط; naskiĝis ĉirkaŭ 910 en Jaeno, mortis ĉ. 970 en Kordovo) estis jud-devena kuracisto kaj diplomato en Al-Andalus. Li estis la unua juda altrangulo servanta hispanajn regantojn pri kiu hodiaŭ ekzistas informoj.

Lia patro, Jicĥak ben Ezra ibn Ŝaprut, ankaŭ jaenano, estis riĉa kaj kompatema judo. Li helpis judajn artistojn en Jaeno kaj li eĉ fondis sinagogon en sia urbo. Lia filo Ĥasdaj sekvis siajn unuajn studojn en sia urbo Jaeno sed baldaŭ li vojaĝis en Kordovon, la ĉefurbo de Al-Andalus, por perfektiĝi. Li lernis la hebrean, araban kaj latinan lingvojn, ĉi lasta lingvo nur estis uzata de la plej altaj reprezentantoj de la Kristana Eklezio. Li ankaŭ parolis la tiutempe naskiĝantan kastilian lingvon. Li studis medicinon kaj atingis grandan famon ĉar li eltrovis la universalan rimedon konata kiel “Al-Faruk”, verŝajne temis pri kontraŭvenena antidoto.

La kalifo Abderahamano la 3-a (912-961) nomumis lin sian personan kuraciston kaj li poste turniĝus en lian plej gravan konsilanton. Verdire li agadis kiel respondeculo pri eksterlandaj aferoj, kvankam li, pro sia juda origino, neniam ricevis la titolon veziro. Tamen li estis nomumita “nasi” aŭ princo de la judaj komunumoj de Al-Andalus. Li subskribis aliancojn inter la Kaliflando de Kordovo kaj aliaj regnoj. En la jaro 949 li akceptis en Kordovo la ambasadoron de la imperiestro de Bizanco Konstantino la 7-a, kiu donacis al la kalifo mirindan kodekson pri botaniko verkitan de Dioskorides. Kun la helpo de la bizanca monaĥo Ĥasdaj tradukis la kodekson en la araban lingvon.

En la jaro 956 li akceptis la ambasadoron de la germana reĝo Oto la 1-a. Kiam li legis la leteron senditan de la imperiestro li komprenis, ke oni ne povis legi la sendaĵon ĉe la kalifo, pro la fakto, ke ĝi enhavis insultemajn vortojn rilate Islamon, do li intertraktis kun la ambasadoro Johano de Gorzo, abato de Gorze (apud Metz), por ŝanĝi la enhavon de la letero. Laŭ vortoj de la abato li neniam konis personon tiel inteligentan kiel la juda Ĥasdaj (Vita Johannis Gorziensis, en Pertz. “Monumenta Germaniae”).

Li ankaŭ atingis grandan diplomatan sukceson kiam okazis disputo inter la reĝoj de Leono kaj Navaro. Sanĉo la 1-a, reĝo de Leono estis detronigita de Ordonjo la 4-a. Dank’al la influo de Ĥasdaj la reĝino Toda de Navaro petis helpon al la kalifo Abderahamano la 3-a por rehavigi al Sanĉo sian tronon. La kordova kalif-lando luktis kune kun la navaraj trupoj kaj ili venkis al la armeo de Ordonjo la 4-a. Kiel kompenso la kordova kalifo ricevis dek kastelojn en la zono de la rivero Doŭro.

Ĥasdaj ankaŭ agadis favore al la judoj, tiel li sendis leteron al la bizanca imperiestrino Helena por eviti la devigan kristaniĝon de la judoj de la sudo de Italio. Li kontaktis kun la judaj komunumoj de Kairuan, Constantina kaj Babilonio. Li favorigis la rabenajn studojn en Kordovo kaj li nomumis al Moses ben Hanoĥ kordovan rabenestron. Li ankaŭ atingis la sendependiĝon de la okcidentaj judaj komunumoj rilate tiujn orientajn, ĉi tiel la okcidentaj judaj skoloj iĝis la plej gravaj internaci-nivele. Pro la apogo de Ĥasdaj multnombraj judoj loĝantaj en la nordo de Afriko, ĉefe en la urbo Fez, translokiĝis en Al-Andalus.

Konata estas ankaŭ lia letero al Jozefo, reĝo de la ĥazaroj, kaj ties respondo, tamen ilia aŭtentikeco ne estas tute certa.