Ĥatun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥatun (perse: خاتون -Khātūn , turke: Hatun ) estas ina titolo de la nobelaro kaj alternativa maskla "ĥano" elstare uzita en la Unua Turka Imperio kaj en la posta Mongola Imperio. Estas ekvivalento de "reĝino" aŭ "imperiestrino".

Kvankam la titolo akiris eminentecon inter la tjurk-mongolaj triboj de Interna Azio, ĝi estas kiel la titoloj Tarĥan, Bajg kaj Jabghu - ne altajaj, sed el hindeŭropaj originoj (en tiu kazo de Irano). Antaŭ la apero de Islamo en Centra Azio, Ĥatun estis la titolo de la Reĝino de Buĥaro.