Ĥedero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥedero sur monto Har Meron, 1912
Ĥedero en Podolio, Ukrainio (19-a jarcento).

Ĥedero (hebrea lingvo: חדר, signifante "ĉambro") estas tradicia elementa lernejo kiu instruas la bazon de judismo kaj la hebrea lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĥederoj estis disvastigitaj tra Eŭropo antaŭ la fino de la 18-a jarcento. Lecionoj okazis en la domo de la instruisto, kiu estis pagata de la juda komunumo aŭ de grupo de gepatroj. Normale, nur knaboj ĉeestis klasojn; knabinoj estis edukataj de siaj patrinoj en ties hejmoj. Knaboj de malsamaj aĝoj estis instruataj en ununura grupo.

Infanoj ekvizitis ĥederon 5-jaraj. Post lernado de la hebrea alfabeto ili ekstudis la toraon, poste la talmudon. La ĉefaj metodoj estis laŭtvoĉa legado kaj parkerigo de la lecionoj. Fine de la ĥederaj studoj, kiam knabo estis 13-jara, oni festis bar-micvon.

Iuj daŭrigis siajn studojn por iĝi rabenosofero en jeŝivo. Famaj tiaj lernejoj troviĝis en Worms, Fürth kaj Prago.

Fine de la 18-a jarcento la ĥedera sistemo estis kritikata kaj de ortodoksaj judoj kaj de haskala-anoj. La unuaj opiniis, ke la instruistoj ne havas sufiĉan kvalifikon, ĉar ili ofte faris tion pro tio, ke ili ne sukcesis iĝi buĉisto, kantisto aŭ eĉ entombigisto, ĉiuj pli bone pagataj profesioj. Ili ankaŭ tro rapide ŝanĝis klasojn al la lernantoj, ĉar la lernejaj kostoj en la superaj klasoj estis pli altaj. La duaj, sub influo de klerismo, kritikis la tutan sistemon, opiniante, ke la infanoj estos izolitaj socilingve, kio malhelpos integradon kaj emancipiĝon. Ili proponis aldonon de lecionoj en la loka lingvo kaj fakojn pli konformajn al la tiama epoko. Germanaj judoj tuj realigis tiajn ŝanĝojn kaj fondis reformitan judismon kaj liberajn lernejojn. Tio kaj la enkonduko de deva publika edukado anoncis la finon de ĥederoj en germanlingvaj landoj, sed ne en orienta Eŭropo, kie ili pluvivis ĝis detruo de la lokaj judaj komunumoj dum la holokaŭsto.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

En okcidentaj landoj infanoj foje vizitas ĥederon post la lernejaj lecionoj. Tamen plejofte ĥederon anstataŭas talmud-torao, kiu funkcias kiel tradicia lernejo, ĉefe en tradicia medio en Usono kaj en Israelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]