Ĥersono

El Vikipedio
(Alidirektita el Ĥerson)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĥersono
Херсон
Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ukrainio
Provinco Ĥersona provinco
Fondita en 1778
Urbestro Vladimir SALDO
Poŝtkodo 73xxx
Telefona antaŭkodo +380 552
Retpaĝaro http://www.city.kherson.ua/
Demografio
Loĝantaro 321 000 (laŭ 2007)
Loĝdenso 1 781 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°38′0″N 32°35′0″U  /  46.63333°N, 32.58333°U / 46.63333; -32.58333 (Ĥersono)Koordinatoj: 46°38′0″N 32°35′0″U  /  46.63333°N, 32.58333°U / 46.63333; -32.58333 (Ĥersono)
Areo 135,5 km²
Horzono UTC+2
Cherson-Ukraine-Map.png
v  d  r
Information icon.svg

Ĥersono (ukr. Херсон, rus. Херсон) estas urbo en la suda parto de Ukrainio, administra centro de la Ĥersona provinco, grava industria kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. La urbo situas sur la alta dekstra bordo de Dnepro apud ĝia alfluejo al la Dnepra kreko de la Nigra Maro. En la urbo loĝas ĉ. 320 mil homoj (en 2007).

Enhavo

Historio [redakti]

La urbo naskiĝis kiel milita fortikaĵo en 1737 dum unu el la militoj inter Rusujo kaj Turkujo. La 18-an de junio 1778 sur la loko de la fortikaĵo oni ekkonstruis ŝip-uzinon - la ĉefan entreprenon de la estonta urbo. Oni nomis ĝin "Ĥersono" omaĝe al la antikva helena urbo "Ĥersoneso" (Χερσόνησος). Kiel "patron" de la urbo oni opinias princon G. F. Potjomkin (favoraton de imperiestrino Katerino la Dua). Fine de la 18a jarcento la urbo ludis gravan rolon pri evoluigo de la eksteraj ekonomiaj ligoj de la Rusia Imperio.

La urbo ekkreskis rapide post la jaro 1861. Oni pliprofundigis la fluejon de Dnepro, danke al kio Ĥersono iĝis grava marhaveno.

Dum la jaroj de industriigo (1920-30aj jaroj) la urbo iĝis grava industria centro.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita inter la 19-a de aŭgusto 1941 kaj la 13-a de marto 1944.

En la jaro 1978 la urbo estis honorita per Ordeno de Laborista Ruĝa standarto.

Administra divido [redakti]

La urbo estas dividita je tri distriktkoj:

  • Suvorova distrikto (rus. Суворовский район, ukr. Суворовський район) - la plej malnova, okupas ĉefe la historian centron de la urbo;
  • Komsomola distrikto (rus. Комсомольский район, ukr. Комсомольский район) - ĉefe industria distrikto;
  • Dnepra distrikto (rus. Днепровский район, ukr. Днiпровський район)
Dnepro ĉe Ĥersono
Dosiero:Ukraine Cherson Memorial.jpg
Simbolo de Ĥersono (la skulpta prezento de la "Gloro de Katerino" - la unua ŝipo, konstruita en la urbo)
La domo de la provinca administracio
Katedralo de Sankta Katerino

Demografio [redakti]

Laŭ la censo de la jaro 2001 76,4% de la urba loĝantaro estas etnaj ukrainoj, 20,0% — rusoj, la resto - la reprezentantoj de aliaj etnoj. La kvanto de la loĝantaro laŭ la jaroj:

  • 1799 — 2,3 miloj da loĝantoj
  • 1846 — 23,6 mil
  • 1910 — 64 mil
  • 1914 — 21 mil
  • 1926 — 58 mil
  • 1939 — 97 mil
  • 1959 — 158 mil
  • 1981 — 329 mil
  • 2004 — 361 mil
  • 2007 — 315 mil

Ekonomio [redakti]

La ĉefaj branĉoj de la urba ekonomio estas la nutra industrio, la maŝin-konstruado (ankaŭ ŝip-konstruado kaj ŝip-riparado), malpeza industrio, vitra, kemia kaj nafto-prilabora industrioj. Krome, Ĥersono kaj la regiono ĉirkaŭ ĝi estas signifa kurac- kaj ripoz-regiono (ĉefe porinfana).

Ĥersono estas grava fervoja nodo. En la urbo estas grandaj mara kaj rivera havenoj; estas ankaŭ flughaveno.

Scienco kaj kulturo [redakti]

Ĥersono estas grava scienca kaj kultura centro. En la urbo estas multaj altlernejoj (inter ili — la Ĥersona Ŝtata Universitato, Ĥersona Ŝtata Agrikultura Universitato, Ĥersona Ŝtata Teĥnika Universitato), kelkaj sciencaj institucioj (ekz., la Agrikultura Instituto de la suda regiono de Ukrainio, strukture apartenanta al la Ukrainia Akademio de agrikulturaj sciencoj).

En la urbo estas 2 teatroj, filharmonio, kelkaj muzeoj, kelkaj kulturdomoj, planetario.

Ĝemel-urboj [redakti]

Ĥersono subtenas interrilatojn kun la jenaj urboj:

Ĥersono kaj Esperanto [redakti]

La kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof laboris en la urbo inter la novembro 1889 kaj majo 1890. Ĝis nun en la urbo mankas iuj memor-mencioj pri tio.

Eksteraj ligiloj [redakti]