Ĥimero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĥimero. RuĝFigura plado, Apulio, c. 350-340 a.K.

En la greka mitologio Ĥimero estas monstro kun leonkapo, korpo de kapro kaj vosto de serpento, kiu elŝprucas fajron. Ĝin mortigis Belerofono, greka mitologia heroo.

Ĝin enhavis kiel simbolon, la blazono de kelkaj grekaj urboj (Korinthos, Cyzicus).

Oni nomas ĥimero ankaŭ ian nerealigeblan produkton de fantazio.


Fajroj en la vulkana monto Ĥimero ( nun Yanartaş en Turkio) en la anktiva regiono Likio

La greka verkisto Palaifato[1] konsideras Ĥimero kiel la nomo de monto en Likio apud la rivero Ksanto (greke Ξάνθος). Laŭ lin, La reĝo Amisodaros loĝis sur la monto. Tie, en tera ravino, ŝprucis flamojn. Nur du vojoj kondukis al monto kaj la du estas baritaj de leono por la unua kaj serpento por la alia. Ili manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Beleforono ekbruligis la monton kaj mortigis la ferocajn bestojn.


Kiel biologia termino[redakti | redakti fonton]

Ĥimero aŭ katfiŝo (chimarea) estas genro de elasmobrankaj fiŝoj el ordo de holocefaloj, parenca al ŝarko, sed kun longa, ŝnurforma vosto

Ĥimero (chimarea) estas ankaŭ tiuj organismoj, kiuj konstruiĝas el du aŭ pli da histoj kun diversaj genetikaj devenoj. Tio povas okazi ofte per nenatura greftado de plantoj aŭ per transplantado de bestaj histoj.


Klasikaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]