Ĥinata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥina acido)
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥinata acido (C7H12O6) estas monokarboksilata acido. Ĝi troviĝas en multaj fruktoj ekz. en la ilicio. La ĥinata acido estis unuafoje izolita el kinkono en 1790, fare de Hofmann, apotekisto en Leer. Ĥina acido estas interprodukto de ŝikimi-acida ciklo.

Ĝi estas blanka, kristala pulvoro, kun molmaso de 192,17 gr•molo–1, denso de 1,64 gr•cm–3 (20 °C), fandopunkto de 165 °C. Ĝi estas bone solvebla en akvo, malbone en etero.