Kitino

El Vikipedio
(Alidirektita el Ĥitino)
Saltu al: navigado, serĉo
Chitin.png

Kitino (aŭ ĥitino) estas polimero de glukozamino, tre kontraŭstara al acidoj kaj alkaloj, konsistiganta grandparte la malmolan korpotegaĵon de artikuloj kaj aliaj animaloj. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa komponento de ĉelmuro de fungoj kaj la eksoskeleto de insektoj.

Kitino estas polisakarido, kiu konsistas el acetilglukozaminoj (pli precize: N-acetil-D-gluguz-2-amino). La acetilglukozamino estas ligita per β-1,4 ligo - tiu estas la sama ligotipo kiu ĉe la glukozoj en celulozo.

La ĥitino respondecas ĉe insektoj pri moleco kaj elasteco de eksoskeleto. La kutiklo duriĝas nur per aldono de sklerotino.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj