Kmera lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥmere)
Kmera Lingvo
ភាសាខ្មែរ / ខេមរភាសា

Phéasa Khmêr / Khémôrôphéasa

Mapo
lingvo • moderna lingvo
Eastern Mon-Khmer • Mon-Khmer
Parolata en Kamboĝo, Tajlando, Vjetnamio
Parolantoj 16 600 000
Denaskaj parolantoj 16 milionoj
Skribo Kmera skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 km
  ISO 639-3 khm
  Glottolog khme1253
Angla nomo Khmer
Franca nomo khmer
vdr
Austroasiatic-en.png
Geografia spaco de la aŭstralazia lingvaro; la kmera lingvo aperas verde

La kmera, ĥmerakamboĝa lingvo (kmere: ភាសាខ្មែរ [pʰiə.ˈsaː.kʰmae]) estas membro de la mon-kmera grupo de aŭstralazia lingvaro, parolata de ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj en Kamboĝo. La kmera estas parenca al la vjetnama kaj havas kune multajn proprecojn kun la taja, kiel rezulto de jarcentoj de ambaŭdirekta prunteprenado.

Kmera skribo[redakti | redakti fonton]

La kmera alfabeto devenas de la bramia skribo de antikva Hindio per la skribo palava, kiu estas uzita en suda Hindio kaj Sud-Orienta Azio dum la 5a kaj 6a jarcentoj post Kristo. La plej antikva datita enskribaĵo en la kmera estas el la 611-a jaro post Kristo.

La kmera alfabeto forte similas al la taja kaj laosa alfabeto, kiuj estas disvolvitaj de ĝi.

Proprecoj:

  • La kmera alfabeto estas silabiga alfabeto, en kiu ĉiu konsonanto havas du formojn; unu kun alligita a (unua serio) kaj unu kun alligita o (dua serio).
  • Vokaloj estas indikataj uzante aŭ apartajn literojn aŭ diakritajn signojn, kiuj estas skribataj super, sub, antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ konsonantoj. La prononco de la vokaloj dependas de la konsonanto, al kiu ili estas alligitaj, ĉu estas de la unua aŭ dua serio.
  • Ĉiuj konsonantoj havas subskribatan formon, kiu estas uzata kiam ili aperas post alia konsonanto.
  • En kmera teksto, oni ne trovas interspacojn inter la vortoj; anstataŭe interspacoj indikas la finon de frazo aŭ frazoparto.

Gramatikoj kaj vortaroj de la kmera[redakti | redakti fonton]

  • Jacob, Judith Margaret, A concise Cambodian-English dictionary / Judith M. Jacob, London [etc.] : Oxford University Press, 1974, XXXIV, 242 paĝoj, Bibliografio.; Literaturregistro. ISBN 0-19-713574-9 angle
  • Khin, Sok, La grammaire du khmer moderne / Khin Sok, Pariso : Editions You-Feng, 1999, 620 paĝoj. Titola varianto : vè:yyì:e̳ka:(r) phì:e̳sa: khmae(r) Transkripto de Khmer Titolo. ISBN 2-84279-086-3 france
  • Levi Truffert, Bruno, Dictionnaire de poche français-khmer, khmer-français / Bruno Levi Truffert, Pariso : Librairie You Feng, jaro 2005; 233, 235 paĝoj. Paralela titolo: Kaoono vatchanaanu krom Khmeer- Barang, Barang-Khmeer. ISBN 2-84279-261-0 france
  • Sok Bun, Chamroeun; Hok Sreang Hean. Esperanta-kamboĝa vortaro. [Rotterdam]: Universala Esperanto-Asocio, 1976. 148 p. — 20x14 cm. ĉirkaŭ 2 600 kapvortoj Esperanto → kamboĝa. esperante