Ĥodinka kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥodinka kampo estas larĝa malferma areo en la nordo-okcidento de Moskvo, ĉe komenciĝo de la nuna Leningrada avenuo. Ĝia nomo venas de la malgranda Ĥodinka rivero. Ĉefaj konstruaĵoj de la kampo entenas la armeajn barakojn el la 19-a jc. kaj la Botkin-hospitalon, plej grandan en Moskvo ĉe ties inaŭguro en 1910.

Ĥodinka estis loko por la unua rusia avioflugo (en 1910 fare de R. Rossinskij, poste en 1911, piloto Aleksander Vasiljev kun Blériot XI) kaj iĝis regulara flugkampo, uzita ĝis la 1980-aj jaroj. Oni povas viziti tie la Rusian Nacian Aeran kaj Kosman Muzeon.

Ĥodinka tragedio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĥodinka tragedio.

En majo de 1896, Ĥodinka estis loko por kronadaj festoj de Nikolao la 2-a. Sub la kolektiĝanta homamaso - alvenantoj por memoraj senpagaj donacetoj - malfermiĝis la tero kaj la homoj falis la enterajn kavojn[Dubinda teksto]. Tio kaŭzis morton de 1000-1500 homoj.