Ĥojnikia distrikto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Ĥojnikia distrikto

Ĥojnikia distrikto (belaruslingve: Хойніцкі раён, ruse: Хойницкий район) estas administra subdivido en sudorienta parto de Homela regiono. La distrikto estis fondita en jaro 1926, de jaro 1954 estis inkludita en Homelan regionon (antaŭ ĉi tiu eniris en aliajn regionojn). Areo estas 2.000 km2. La administra ĉefurbo estas Ĥojniki. En la distrikto estas eldonata gazeto "Lenina flago".

Enhavo

Naturo [redakti]

La areo de la distrikto estas malalta. Arbaro okupas 26 % de areo. Tra la distrikto fluas Pripjac kaj ĝia flankrivero Vicj; Nesviĉ (flankrivero de Brahinka). En la distrikto situas parto de Palesjea radiadaĵa kaj ekologia rezervejo.

Loĝlokoj kaj administra subdivido [redakti]

Post la Ĉernobila katastrofo en 1986 jaro pro radioaktivaĵa malpurigado estis evakuita 40  % de la loĝantaro kaj estis likviditaj 48 vilaĝaj lokoj kaj parto de la vilaĝaj sovetoj. Nuntempe en la distrikto estas 7 vilaĝaj sovetoj kaj 50 loĝataj lokoj. La plej granda estas Ĥojniki.

Agrokulturo [redakti]

En la distrikto estis disvastigitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, linplantado, furaĝplantado, terpomplantado. Nuntempe ĉi-tio estas tre ŝrumpinta. Efektiviĝas eksperimentoj pri pliefikigo de agrokulturo je malpurigitaj per radioaktivaĵo lokoj.

Industrio [redakti]

Elfosaĵoj [redakti]

Torfo, sablo, argilo.

Komunikado [redakti]

En la distrikto situas fervojo inter Vasileviĉi kaj Ĥojniki, aŭtovojoj inter Kalinkaviĉi kaj Kamarin, inter Reĉica kaj Ĥojniki. Funkcias ŝipnavigado tra Pripjac.