Ĥorasano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥorasano
Regiono
provinco de Irano • eksa administra teritoria unuo [+]

LandojAfganio, Taĝikio, Irano, Uzbekio, Turkmenio

ĈefurboMaŝhado
- koordinatoj36° 18′ 0″ N, 59° 36′ 0″ O (mapo)36.359.6Koordinatoj: 36° 18′ 0″ N, 59° 36′ 0″ O (mapo)


Ĥorasano (Tero)
Ĥorasano (Tero)

Ĥorasano (Irano)
Ĥorasano (Irano)
DEC

Map
Ĥorasano
Vikimedia Komunejo:  Khorasan [+]
vdr
Situo de Ĥosano en Irano
Mapo de Ĥorasano kaj de siaj ĉirkaŭaj regionoj.

Ĥorasano (perse خراسان, Ĥorasan) estis granda regiono kiu etendiĝis sur nuntempaj Afganio, Taĝikio, Irano, Uzbekio kaj Turkmenio. Nuntempe la vorto aparte uziĝas por la tri provincoj kiuj kovras la iranan parton de la historia regiono: norda, centra kaj suda Ĥorasano.

Kiam antaŭe la irana parto de la historia regiono ankoraŭ estis unueca teritorio, temis pri la plej granda provinco de Irano. Ĝia ĉefurbo estis Maŝhado. Nun Maŝhado estas la ĉefurbo de la Centra aŭ Rezaa Ĥorasano (perse خراسان مرکزی یا خراسان رضوی). Reza estas nomo de la oka imamo de Ŝijaistoj, kies maŭzoleo estas en Maŝhado. Ĝi estas unu el la plej vizitataj pilgrimejoj de la nuntempa Irano. Li martiriĝis en Maŝhado, kio laŭlitere signifas martiriĝejo. La teritorioj norde kaj sude de la centra parto iĝis propraj provincoj, kiuj do koresponde titoliĝas Provinco Norda Ĥorasano kaj Provinco Suda Ĥorasano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Tahirida dinastio (perse طاهریان) estis dinastio, de persa dihkana deveno, kiu regadis en la Abasida provinco de Ĥorasano el 821 al 873.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]