Ĥorduloj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 18 Mar. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Malfrua Ediacaran - ĉi-epoke | ||||||||||||||||
| Thunnus albacares Thunnus albacares
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||
|
Vidu tekston |
||||||||||||||||
Ĥorduloj (science Chordata) estas filumo de celomuloj, kies korpo estas fortikigita per dorsa ĥordo (chorda dorsalis), kiu formas bazon de spino.
Laŭ tradicia klasifiko, tiu ĉi filumo enhavas la subfilumon vertebruloj, kaj du aliajn vivantajn subfilumojn: tunikuloj kaj brankiostomuloj.
Laŭ kladistiko, la miksinuloj nun ne estas konsiderataj kiel vertebruloj, kaj miksinuloj kaj vertebruloj kune konsistigas la grupon kraniuloj.
[redakti] Bazplano
La fekundaj ovoĉeloj de la Ĥorduloj fendas radie, la formiĝo de la tria origina ĉeltavolo (la mezodermo) okazas per disiĝo el la praintesto, la tiel nomata enterokoelio. Por la bazplano supozendas larvo. La Ĥorduloj estas segmentitaj Novbuŝuloj (deuterostomia).
- 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..."

