Ĥosroviduĥt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥosroviduĥt (armene Խոսրովիդուխտ) estis, laŭ la tradicio, fratino de la reĝo Tiridato la 3-a de Armenio. En tiu epoko (fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcento) Tiridato persekutis la kristanojn kaj mortigis 31 virgulinojn kiuj rifuĝiĝis en Armenio post persekutado en Romo. Pro tiu mortigado, la reĝo konvertiĝis en rampanta bestaĉo kaj freneziĝis. Iam Ĥosroviduĥt sonĝis ke oni diris al ŝi ke la persekutado kontraŭ kristanoj devas tuj ĉesi. Ŝi rakontis al Tiridato, kiu liberigis la sanktulon Gregorio la Iluminanto de la malliberejo. Gregorio resanigis Tiridaton, kiu konvertiĝis al kristanismo kaj deklaris Armenion kiel kristana nacio.