Ĥristo Botev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥristo Botev
Persona informo
Христо Ботев
Naskonomo Христо Ботьов Петков
Naskiĝo 6-an de januaro 1848 (1848-01-06)
en Kalofer,  Otomana Imperio
Morto 1-an de junio 1876 (1876-06-01) (28-jaraĝa)
en  Otomana Imperio
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Subskribo Ĥristo Botev
Familio
Patro Botyo Petkov vd
Patrino Ivanka Boteva vd
Gefratoj Kiril Botev • Boyan Botev • Stefan Botev vd
Edz(in)o Veneta Boteva vd
Infanoj Ivanka Boteva vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • revoluciulo • instruistotradukisto vd
Verkado
Verkoj La Pendumado de Vasil Levski vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĥristo BOTEV
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1986
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1969

Ĥristo BOTEV (bulgare Христо Ботев), estis bulgara poeto kaj revoluciulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kalofer la 6-an de januaro 1848. Kiel 17-jarulo, li studis en Odeso, tie kontaktis la lokajn revoluciulojn kaj iĝis fervora socialisto, aparte influita de la ideoj de Bakunin. Li poste ekziliĝis en Rumanio, kie li agadis kaj aktive dediĉis sin al la organizado de la naciliberiga movado.

La 20-an de aprilo 1876 komenciĝis insurekto en Bulgario. La 16-an de majo, kun 200 aliaj ribeluloj, li trairis la Danubon pere de aŭstra ŝipo kaj elŝipiĝis en Bulgario. Post kelkaj tagoj da akra batalado, li estis mortigita la 1-an de junio 1876.

Post lia morto li iĝis nacia heroo. Eĉ nun ĉiun 2-an de junio je la 12a, oni sonorigas, kaj ĉiuj bulgaroj ekstaras por honori lian memoron.

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Nikola Aleksiev: La internaciismo de Ĥristo Botev; Sofio, 1986