Ĥrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atendanta Ĥrono, en la monumenta tombejo de Staglieno.

Ĥrono (de la antikva greka Χρόνος, ‘tempo’; kaj de la latina Chronus) laŭ la helena mitologio kaj antaŭsokrataj filozofoj, estis la personigo de la tempo. Li ankaŭ ricevis la nomojn EonoAjono (Αίών, ‘eterna tempo’).

Li spruĉis el Ĥaoso dum la origino de la universo, kaj en la grekaj mitoj li estis la dio de la Temp-aĝoj (de la Ora ĝis la Bronza) kaj de la Zodiako. Malgraŭ senkorpa kaj abstrakta, li similis serpenton kun tri kapoj: homa, taŭra kaj leona. Li kaj Ananko (Neevitebleco) kuniĝis spirale ĉirkaŭ la Origina Ovo, ĝis kiam ĝi disdividiĝis en tri partojn: Tero, Maro kaj Ĉielo, kreante tiel nian ordigitan mondon.

De tiam, Ĥrono estas la pratempa kaj senkorpa dio kiu ĉirkaŭas la universon kaj gvidas la rotaciadon de la ĉielo kaj la eternan pasadon de la tempo. Kelkfoje li aperis antaŭ Zeŭso, en formo de blankharara kaj longbarba maljunulo, sed kutime li restis neatingebla eĉ por la dioj.

Laŭ la orfea tradicio, Ĥrono estis filo de Gaja, aŭ de Hidroso (la origina Oceano) kaj Tesiso (la unua Tetiso). Kun Ananko li naskis Ĥaoson, Eteron, Erebon kaj eble Faneson. Aliaj tradicioj asertas ke li ankaŭ estas la patro de la Horoj kaj, kun Niksa, de Hemera.

La romiaj mozaikoj prezentas lin turnante la zodiakan radon.


Ĥrono kaj Krono[redakti | redakti fonton]

Kutime oni konfuzis Ĥronon (personigo de la temp-pasado) kun Krono (Κρόνος), reĝo de la titanoj kaj dio de la homa tempo (de la kalendaro, la sezonoj, rikoltaj tempoj, ktp). Tiu lasta estis filo de Urano kaj Geo, kaj patro de Zeŭso .

Tiu konfuzo devenas de la streboj, dum la helena epoko, por analizi mitojn laŭ ĝia etimologio, kaj kutimas en postaj verkistoj. Pro tio, multaj enciklopedioj kaj studoj miksas ambaŭ diaĵojn aŭ simple ignoras Ĥronon kiel apartan personigon.

Ĥrono en astronomio[redakti | redakti fonton]

Influitaj de orientaj tradicioj, grekoj donis tiun nomon al la planedo Saturno (tiel nomita siavice de la romianoj). Laŭ ili, Ĥrono estis la plej malproksima dio-planedo, kaj unu el la sep videblaj ĉielobjektoj. Tial kial ĝia videbla tempo estas la plej longa (30 jaroj), ili pensis ke Ĥrono estis la gvidanto aŭ patro de la tempo kaj pro tio oni prezentis ĝin maljuna kaj kun longa blanka barbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://theoi.com/Protogenos/Khronos.html
http://www.maicar.com/GML/Chronos.html