Ĥust (Ukrainio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĥust ukraine Хуст, hungare Huszt, germane Hus(s)t estas urbo en Ukrainio enTranskarpata provinco en distrikto Ĥust, kies distriktejo estas.

La urbo situas en valo de rivero Tiso, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj.

En 1090 Sankta Ladislao konstruis fortikaĵon kontraŭ kumanoj. La loko ricevis privilegiojn de la reĝo en 1329. La ribelantaj kamparanoj okupis la komunumon en 1514. Post disfalo de Hungario la regiono apartenis al princlando Transilvanio, pli precize ties aldonaĵoj. En 1546 Ferdinando Habsburgo okupis la fortikaĵon. La tataroj ruinigis en 1594 la komunumon, sed la fortikaĵo sukcese kontraŭstaris. En 1657 la poloj, en 1662 la turkoj sieĝis la fortikaĵon. Tie mortis en 1667 princo de Transilvanio Ferenc Rhédey. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon kaj deklaris Transilvanion sendependa. En 1711 la aŭstroj okupis la fortikaĵon kaj simbole finiĝis la liberecbatalo. En 1766 fulmo faris ruina kaj neuzebla la fortikaĵon.

Hungara poeto Ferenc Kölcsey verkis pri la fortikaĵo poemon Huszt (...fortikaĵo staris, nun ĝi estas ŝtonoholmo...).

Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, poste ĝis 1944 Hungario rericevis ĝin, poste apartenis al Sovetunio, ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj estas fortikaĵo-ruino, mezepoka kalvinana burgopreĝejo, katolika kaj grek-katolika preĝejoj, ambaŭ el la 18-a j.c.

En 1910 Ĥust havis 10292 da loĝantoj (5230 rutenoj, 3505 hungaroj, 1535 germanoj). En 2001 loĝis 28500 ukrainoj, 1700 hungaroj, 1200 rusoj.