Ĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun horo.
Ĥoro de la 92-a SAT-Kongreso 2019

Ĥoro (aŭ koruso) estas muzika ensemblo. La termino ĝenerale estas uzata por indiki ensemblojn de kantistoj, sed povas signifi ankaŭ kolekton de instrumentoj el la sama orkestra familio, ekz. ĥoro el lignaj blovinstrumentoj.

Infana ĥoro

Laŭ Francisko Azorín ĥoro estas Aro de kunkantantoj.[1] Li indikas etimologion el greka ĥoros (danco, cirklaĵo) kaj de tie la latina chorus,[2] kaj li aldonas terminon ĥorejo, por Speciala loko por kunkanti; artaj k. tipaj estas tiuj de la katedraloj, kie la pastraro kunkantas dum specialaj ceremonioj.[2]

Strukturo de ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Ĥorojn ofte direktas direktisto aŭ ĥorestro. Plej ofte ĥoroj konsistas el kvar partoj, sed estas nenia limo al la ebla nombro da partoj: Thomas Tallis verkis 40-partan moteton titolitan Spem in alium, por okobla ĥoro el po kvin partoj; la Stabat Mater de Krzysztof Penderecki estas destinita por triobla ĥoro el po 16 voĉoj, kun sumo de 48 partoj. Krom kvar, la plej oftaj nombroj da partoj estas tri, kvin, ses, kaj ok.

Ĥoroj povas kanti kun aŭ sen instrumenta akompano. Kantado sen akompano estas tipe nomata akapela kantado. Ĉe kantado kun instrumenta akompano, la akompanantajn instrumentojn povas konsistigi preskaŭ iaj ajn instrumentoj: unu, kelkaj, aŭ plena orkestro. Por provludoj, piana akompano estas ofte uzata eĉ se alia instrumentaro estas planita por la prezento, aŭ por akapela muziko.

Oni povas klasi ĥorojn laŭ ilia voĉaro:

  • Miksitaj ĥoroj, eble la plej ofta speco, kutime konsistantaj el sopranaj, aldaj, tenoraj, kaj basaj voĉoj, ofte mallongigitaj kiel SATB. Aliaj kutimaj dividoj inkluzivas SSAATTBB, ĉe kiu ĉiu voĉo dividiĝas en du partojn, kaj SATBSATB, ĉe kiu la ĥoro dividiĝas en du duon-sendependajn kvarpartajn ĥorojn.
  • Masklaj ĥoroj, kun la sama SATB-voĉaro kiel miksitaj ĥoroj, sed kun knaboj kantantaj la supran parton (ofte nomatan diskantosopranoknabo) kaj viroj kantantaj aldon (en falseto), ankaŭ nomatan kontratenoro.
  • Inaj ĥoroj, kutime konsistantaj el sopranaj kaj aldaj voĉoj, po du partoj, ofte mallongigitaj kiel SSAA.
  • Viraj ĥoroj, kutime konsistantaj el du tenoroj, baritono, kaj baso, ofte mallongigitaj kiel TTBB (aŭ ATBB se la supra parto kantas falseton en alda registro, kiel estas kutime en barbireja muziko).
  • Infanaj ĥoroj, ofte dupartaj SA aŭ tripartaj SSA, iafoje kun pli multaj voĉoj.

Oni ankaŭ enkategoriigas ĥorojn laŭ la institucioj, en kiuj ili funkcias:

Finfine, iajn ĥorojn oni enkategoriigas laŭ la speco de muziko, kiun ili prezentas, ekzemple

Kapabloj bezonataj de ĥoraj kantistoj[redakti | redakti fonton]

Ĥoranoj varias vaste laŭ sia kapablo kaj ludado. La plej bonaj ĥoranoj posedas i.a. jenajn kapablojn:

  • kanti precize agorde kaj kun plaĉa voĉa tembro
  • kanti je precize regataj intensoj, plenumante la intensojn kaj esprimadon indikitajn en la partituro aŭ preskribitajn de la direktisto, ne kantante tiel laŭte por esti rimarkeble distingebla kiel individua voĉo ene de la sekcio
  • notkanti muzikon flue
  • parkeri aŭ preskaŭ parkeri la muzikon, kaj tiel povi rigardi la direktiston kiel eble plej multe
  • legi kaj elparoli la sonojn de fremdaj lingvoj akurate kaj en la elparola stilo specifita de la estro
  • resti tute atenta dum longaj periodoj, aŭskultante detale tion, kio okazas en provludo aŭ prezento
  • atenti sian propran kantadon kaj rimarki erarojn — en britaj ĥoroj, ofte estas kutimo, ke kantisto levu fingron por indiki al la estro, ke ŝi rimarkis sian eraron kaj ne ĝin ripetos
  • akcepti direktadon de aliaj pro la ĝenerala intereso de la grupo, eĉ kiam la kantisto malkonsentas estetike pri la instrukcioj.

Kantistoj havantaj absolutan sonsenton bezonas ankoraŭ alian kapablon:

  • kanti muzikon en tonaloj malsamaj al tiu, en kiu ĝi estas verkita, ĉar ĥoroj ofte kantas muzikon en transponita formo

Historia superrigardo de ĥora muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĥoro (teatro).

En la teatraĵoj de la Antikva Grekio, la ĥoro (χορός, ĥoros) probable devenas de la ditiramboj kaj de la satirusaj dramoj. Ĝi prezentas la kuntekston kaj resumas la situaciojn por helpi la publikon sekvi la okazaĵojn, per komentoj pri la ĉefaj temoj de la verko kaj instruas kiel oni supozas, ke ideala publiko reagas antaŭ la ludo.[3]

Tre multaj komponistoj verkis ĥorajn verkojn. Tamen, komponado de instrumenta muziko estas fako tute malsama ol komponado de voĉa muziko. La postuloj inkluzivi tekston, fari ĝin komprenebla, kaj trakti pri la apartaj eblecoj kaj limoj de la homa voĉo, faras komponadon de voĉa muziko en iaj flankoj pli malfacila ol komponado de instrumenta muziko. Pro tiu ĉi malfacileco, multaj el la plej grandaj komponistoj neniam komponis ĥoran muzikon. Kompreneble, multaj komponistoj havas siajn plej ŝatatajn instrumentojn kaj malofte komponas por alispecaj instrumentoj aŭ ensembloj, kaj ĥora muziko estas en tiu ĉi afero ne aparta okazo. Aliflanke, multaj komponistoj el ĉiuj epokoj enfakiĝis pri ĥora muziko, kaj dum la unuaj mil jaroj de okcidenta muzikhistorio ĥora muziko estis unu el la malmultaj specoj de muziko, kiuj travivadis sendifekte.

La plej frua ennotigita muziko de okcidenta Eŭropo estas gregoria ĉanto, kune kun kelkaj aliaj specoj de ĉanto, kiuj estis poste ensorbitaj (aŭ iafoje preterpasitaj) de la katolika eklezio. Tiu ĉi tradicio de akapela ĥora kantado daŭris de iam inter la vivtempoj de Sankta Ambrozio (4-a jarcento) kaj Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis la malfrua mezepoko. Dum la pli malfrua mezepoko, nova speco de ĥora kantado, envolvanta plurajn melodiajn partojn, nomata organumo, fariĝis ĉefa por certaj funkcioj. Postaj malvolviĝoj inkludis klozulojn, konduktuson, kaj la moteton, kiu fariĝis ĉefa renesanca formo.

Dum la renesanco, ĥora muziko estis la ĉefa speco de muziko en sanktaj enmuzikigoj en okcidenta Eŭropo. Multaj el la plej grandaj komponistoj el tiu tempo komponadis centojn da mesoj, motetoj, kaj aliaj verkoj por kantado de ĥoroj — precipe akapelaj, sed estas kelka disputo pri la rolo de instrumentoj dum certaj periodoj kaj en certaj regionoj. Kelkaj nomoj de komponistoj el tiu ĉi tempo inkludas Guillaume de Machaut, Josquin Des Prez, Giovanni Pierluigi da Palestrina, kaj William Byrd; la gloraĵoj de renesanca polifonio estis ĥoraj, kantataj de ĥoroj de granda lerteco kaj renomo tra tuta Eŭropo; plej multaj sekularaj formoj de muziko de la baroko devenas iamaniere de la florado de muziko dum tiu ĉi ekstreme kreema tempo.

Unu el la unuaj grandaj ĥoraj komponistoj el la baroka epoko estis Claudio Monteverdi (1567–1643), majstro de kontrapunkto, kiu konklude montris enparte tion, kion oni povas fari per ĥoroj kaj multaj aliaj muzikaj ensembloj, uzante la novajn teknikojn iniciatitajn de la venecia skolo kaj la Florenca Camerata. Monteverdi, kune kun Heinrich Schütz (1585–1672), elmontris kiel muziko povas subteni kaj fortigi la mesaĝon de la teksto, tiel same kiel faris Palestrina antaŭ kelkaj generacioj. Ili ambaŭ komponis grandan kvanton da muziko kaj por akapela ĥoro kaj ankaŭ por ĥoroj akompanataj de diversaj ensembloj.

Post unu jarcento, Johann Sebastian Bach (1685–1750) fariĝis la sekvanta, kiu metis rimarkindan markon sur historion. Pro sia laboro kiel kantoro, li komponis imponegan kvanton da sankta ĥora muziko: kantatoj, motetoj, Pasionoj, kaj alia muziko. Li estas fama ankaŭ pro sia vasta produktado de ĥoraloj, kiuj esence estas stile harmoniigitaj himno-melodioj. La influo de Bach per lia ĥora verkado sur la malvolviĝon de klasika harmonio ne estu subtaksata.

Famaj ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Profesiaj ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Amatoraj ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Infanaj ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Preĝejaj ĥoroj[redakti | redakti fonton]

Ĥoroj kantantaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 91.
  2. 2,0 2,1 Azorín, samloke.
  3. Schlegel, August Wilhelm. 1846. Vorlesungen über dramatische Kunst und Literatur 1. tradukita de John Black laŭ la titolo Course of Lectures on Dramatic Art and Litereature (London, 1846; represo, New York, 1973), 76–77.