Ĵaŭda Rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jaŭda Rondo estas Esperanto-kunveno ĉe la familio Tautorat en Berlino, kies loĝejo samtempe funkciis kiel Esperanto-centro de Berlino, kun E-biblioteko kaj -arkivo "Espoteko".

La kunveno estis fondinta en 1977 de Hermann D. Tautorat komence kiel "Merkreda Rondo", poste kiel "Ĵaŭda Studrondo" kaj fine kiel simple "Ĵaŭda Rondo".

Estante unu el la plej famaj regulaj renkontiĝoj, la kunvenoj okazis preskaŭ seninterrompe dum 28 jaroj, ĝis la 30-a de junio 2005 (fina kunveno). Poste pro la translokiĝo de familio Tautorat la rondo ĉesis ekzisti, ankaŭ tiu Esperanto-centro ne plu ekzistas (dum kelkaj jaroj Berlino havis du, post translokiĝo de Esperanto-centro Paderborno al Berlino).

La Ĵaŭda Rondo principe ĉiuĵaŭde okazis - la ununura escepto okazis se la ĵaŭdo estis "sankta vespero" (24-a de decembro, festo je Kristnasko). En la jaro 2004 eĉ okazis 53 Ĵaŭdaj Rondoj, stranga kalendara fenomeno.

Dum la 28 jaroj granda amaso da privataj vizitantoj, artistoj, intelektuloj, vojaĝantoj, ĵurnalistoj ktp. vizitis Ĵaudan Rondon.

Dum nelonga tempo (4-foje) Ĵaŭda Rondo kunvenis en Germana Esperanta Kultura Centro ĉe sinjoro Johan Pachter. Post incendio en la centro, dum kiu la tegmento plene forbrulis kaj la resta parto de la domo estis damaĝita pro akvo, la kunveno nun portempe (ĝis proksimume Feb, 2005) okazis en la nova oficejo de BerO en la adreso Salzwederstr. 4, Berlin.

Momente tiu renkontiĝo ne plu okazas kaj nenio estas konata pri ties estonteco.

Post la sukcesa riparo de la domo, la Ĵaŭda Rondo revenis al la Germana Esperanta Kultura Centro kaj regule kunvenas.

Vera Tautorat: Hermann D. Tautorat kaj la „Ĵaŭda Rondo“[redakti | redakti fonton]

Kio estas tio, la „Ĵaŭda Rondo“? Nenia eksterordinaraĵo, simple semajna renkontiĝo. Babilado, interŝanĝo de informoj, legado de aktualaj gazetoj, lingvoflegado (nur flanke), malofte komuna laboro (ekzemple la preparoj por dissendado de la „Berlina Informilo“, organo de la Esperanto-Ligo Berlin) ... Tamen! Du reguloj, diskretaj, ŝajne banalaj, faris la Ĵaŭdan Rondon bone funkcianta de intertempe 25 jaroj grupo: La renkontiĝo devas - unue - fidinde okazi, senescepte ĉiun ĵaŭdan vesperon ekde la 20a horo en la sama loko (kelkaj, malmultaj esceptoj, konfirminte la regulon, tamen estis). Kaj ĝi devas, due, esti esperantlingva. Precipe la normaleco de la internacia lingvo en la interparolado estas, almenaŭ por lokaj grupoj, ankoraŭ neordinara. Aliajn lingvojn oni uzu nur kun la rekta najbaro, ili ne rajtas domini la rondon. Ankaŭ ĉi-rilate kelkfoje okazis regulrompoj - ne ĉiam ĉiuj partoprenantoj estis prudentaj. Sed ili restis sufiĉe maloftaj por ne detrui la impreson de unulingva aranĝo. Iniciatis tiujn regulojn Hermann D. Tautorat, kune kun sia edzino Ina gastigantoj de la Ĵaŭda Rondo. Ili bonvenigis siajn gastojn (Ina ankoraŭ hodiaŭ) en la „espoteko“, la Esperanto-biblioteko, ĉambro en ilia loĝejo en Falkstrato 25, en la berlina kvartalo Neukölln.

La Ĵaŭda Rondo ekestis en 1978 el iu kurso (nomiĝis pro tio komence „Ĵaŭda Studrondo“), sed iĝis baldaŭ libera konversacia rondo, en kiu lernado nur estis kromefiko. La averaĝa partoprenantonombro hodiaŭ estas dek unu personoj. Kelkaj berlinanoj venas ofte kaj regule, formas firman kernon (kiu ŝanĝiĝis dum la jaroj), aliaj malpli ofte kaj malpli regule. Al tiuj, kiuj estis de la komenco kaj kiuj kunkreis la karakteron de la rondo, kiuj ankaŭ hodiaŭ de tempo al tempo ankoraŭ venas, apartenas Gerd Bussing kaj Raimund Riedel. Gravaj por la vespera etoso tamen ankaŭ ĉiam estis la - ofte eksterlandaj - gastoj, kiuj abunde traveturas Berlinon kaj la lokan renkontiĝon transformas al eta, sed - se oni rigardas la tuton - internacia forumo. Jam la regulaj partoprenantoj de la Ĵaŭda Rondo diferencas klare laŭ aĝo, profesio kaj ankaŭ devenlando, similas unu al la alia nur en tio, ke ili ĉiuj iel trovis esperantujon kaj volas ankaŭ uzi la komunan lingvon.

Kontraste al la pli fruaj jaroj hodiaŭ ne plu ekzistas programo (ĵus estis provo revigligi la tradicion - ankoraŭ ne antaŭvideblas la rezulto ...) Siatempe ĉiam unu de la partoprenantoj taskigis dum proksimume unu horo la aliajn per ludoj, tradukoj, lingvaj ekzercoj aŭ alia ideo pri iu komunfaraĵo. En la gruplibroj, de 1980 kun regulaj enskriboj, eblas rigardi la diversajn ideojn (cetere ankaŭ la nomojn de la partoprenantoj). Iam neniu plu ŝatis ion prepari. Tiel la rondo ŝanĝiĝis al nura esperantlingva kunestado, kun „ĝenerala babilado“ (mi komprenas la terminon ne negative) kiel tipa karakterizaĵo. Ĉe teo, malvarmaj trinkaĵoj kaj bakaĵoj, ĉi tiuj lastaj kunportitaj de la partoprenantoj, oni sidas ĉirkaŭ la granda tablo. Kelkfoje iu havas okazon por festi kaj kunportas specialaĵon. Iomete la karaktero de la vespero ŝanĝiĝis pro la interreto: la komputilo nun konstante funkcias kaj altiras la atenton de iuj. Oni trafosadas la - ĉefe esperantajn - interretpaĝojn kaj kelkaj enrigardas siajn „poŝtkestojn“ (ankaŭ) pro privata korespondado. Kompreneble la biblioteko estas je la dispono de la partoprenantoj. El la kelkmil verkoj oni supozeble plej multe konsultas Plenan Ilustritan Vortaron). La renkontiĝoj estas tiel interesaj kiel ĝiaj hazardaj partoprenantoj. Oni antaŭe neniam povas scii, kia etoso estos.

Iomete alie estis dum la vivtempo de Hermann. Kvankam tiu formale neniam ekzistis, multaj lin rigardis gvidanto. Hermann, kiel sin esprimis Tobias Meissner, unu el la regulaj partoprenantoj, „ ... majstris taoisman artaĵon: Li kapablis „krei mezon sen plenigi ĝin“, do li estis kerno por kristaliĝo de bonaj aferoj, sen ke la aferoj poste dependis de li.“ (p. 105) La „viandon“ (p. 102) en nevegetara manĝo nomas lin Raimund Riedel. Hermann, pasia parolanto, ankaŭ riĉa je temoj kaj scioj (jena trajto ja sen vera kompetenteco apenaŭ estas eltenebla, kvankam ofta fenomeno), plenigis la vesperojn per siaj ideoj, siaj ŝercoj, siaj spontanaj prelegoj. Gary Mickle, foja partoprenanto de la rondo, nomis lin, per tio laŭ mi tre proksime al la memkompreno de Hermann, „ĝeneraliston en socio de specialistoj“ (p. 176). Verŝajne Hermann ankaŭ estis tiu, kiu plej „polarigis“, kiu multajn allogis, sed kelkajn ankaŭ timigis, ĉagrenis, forigis. Lia morto, en 1996, estis por la de li iniciatita institucio forta bato. Sed la rondo plu ekzistas ĝis hodiaŭ.

La rolo de Hermann por la Esperanto-vivo en Berlino estas malfacile kaptebla, sed ĝi estis tamen, ankaŭ ekster la Ĵaŭda Rondo, grava. Li apenaŭ havis oficojn, oficialan funkcion, sed li plenenergie efikis en multaj branĉoj, en ĉiuj, por kiuj li opiniis sin taŭga.

Iom post iom li instalis la espotekon, baziĝantan sur stoko de Esperanto-Ligo Berlin, kiun li el skatoloj enbretarigis. Hodiaŭ la biblioteko konsistas el proksimume 4500 libroj kaj kelkdeko da gazetoj. Li ankaŭ, kune kun Ina, komence ankoraŭ loĝanta en la strato An der Apostelkirche 6, ofertis sian loĝejon por regulaj kunvenoj de la Ligo. Ili metigis sian adreson en la gastigantoliston „Pasporta Servo“ kaj gastigis dum la jardekoj centojn da gastoj, ekde Decembro 1977 en Falkstrato 25. Hermann gvidis kaj organizis multajn kursojn por ege diversaj celgrupoj, infanoj kaj plenkreskuloj, lingvaj spertuloj kaj homoj sen iaj lingvaj antaŭscioj, studentoj kaj policistoj ... Unu de tiuj kursoj okazis en baza lernejo kadre de studprojekto kibernetika de profesoro Helmar Frank. Kelkfoje Hermann prelegis ekzemple en universitataj seminarioj. Li ankaŭ estis helpanto, foje organizanto, ĉe informstandoj dum diversaj kulturaj aŭ politikaj forumoj. Hejme laborante li igis sian loĝejon centralo, kreis la „Esperanto-Centron“ (tiel trovebla en la telefonlibro). Li ĝin ne nur rigardis renkontiĝejo, sed ankaŭ informcentro por - ĉefe telefonaj - demandoj. Esperantistoj kiel interesitoj, i. a. ĵurnalistoj, multe frekventis ĝin. Gary Mickle diras pri li: „Nur tiu, kiun obsedas oficoj, funkcioj kaj organizaĵaj detaloj, povus pretervidi la ŝlosilan rolon de Hermann en la berlina Esperanto-movado. Li neniam staris formale ĉe la organiza pinto de la berlina movado, sed li estis motivanta forto en la centro mem de ĝi.“ (p. 178) La Ĵaŭda Rondo, kiel ne pretervidebla heredaĵo, eble povas esti vivanta monumento memoriga.

Ĉiuj citaĵoj el: „hermann. fragmente/ fragmentoj“. Berlin 2000. eldonita de Vera Tautorat.