Joĉjo la Buĉisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gazeto Puck, n-ro de la 21-a de septembro 1889, frontpaĝante eblajn portretojn de la intestelŝirulo.

Ĵakvo la Buĉisto (el la angla Jack the Ripper) estis la nomo donita al la nekonatulo(j) kiu(j) buĉaĉis almenaŭ kvar prostituitinojn en la londona malriĉa kvartalo de Whitechapel en 1888. Lia nomo estis prenita de la subskribo trovita en letero de iu, kiu diris esti la aŭtoro de la mortoj.

Liaj viktimoj estis ĉiam okazaj prostituitinoj. La murdoj estis kutime faritaj sur publikaj lokoj. Li tranĉis la gorĝon kaj poste li tranĉis la abdomenon de la virinoj. Iam li tranĉis aliajn partojn de la korpo. Tiuj tranĉoj estis tre precizaj kaj ĉi tiu detalo igis pensi ke Ĵakvo estis ĥirurgo aŭ iu kun medicinaj konoj. Laŭ DNA-analizo en 2014, aŭtoro Russell Edwards atestas, ke li estis la 23-jara pola, juda enmigrinto Aaron Kosminski.

Nombro kaj nomoj de la viktimoj estas pridiskutataj. Plej komune akceptita estas la listo de la rekonataj kvin:

  • Mary Ann Nichols, naskita Mary Ann Walker, kromnomo „Polly“, la 26-an de aŭgusto 1845, murdita vendredon, la 31-an de aŭgusto 1888
  • Annie Chapman, naskita Eliza Ann Smith, kromnomo „Dark Annie“ (malhela Annie), naskita dum septembro 1841, murdita sabaton, la 8-an de septembro 1888
Elizabeth Stride
  • Elizabeth Stride, naskita Elisabeth Gustafsdotter, kromnomo „Long Liz“ (alta Liz), naskita la 27-an de novembro 1843 en Svedio, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888.
  • Catharine Eddowes, uzis la pseŭdonimojn „Kate Conway“ kaj „Mary Ann Kelly“, pro la familinomoj de siaj kunuloj Thomas Conway kaj John Kelly, naskita la 14-an de aprilo 1842, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888
  • Mary Jane Kelly, kiu post vojaĝo al Parizo nomis sin mem „Marie Jeanette Kelly“, kromnomo „Ginger“, naskita aŭ en LimerickGraflando Limerick, Munster, Irlando ĉirkaŭ 1863, murdita vendredon, la 9-an de novembro 1888

La longa listo de suspektuloj havis ĝis 175 nomojn sed eĉ hodiaŭ oni ne scias nomon de la krimulo.