Ĵazesploro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazesploro estas la scienca analizo de ĵazo kaj ĝia socia-kultura medio.

Purajn jardekojn la sistema okupiĝo pri ĵazo estis afero de (muzik)sciencaj malfakuloj. Charles Delaunay kompilis la unuan diskografion taŭgan por muziksciencaj celoj; kontribuaĵojn al la historio de ĵazo komence ankaŭ verkis ĵazŝatantoj kaj ĵazĵurnalistoj. La ĵazkritiko provis identigi ĵazstilojn kaj alordigi muzikistojn al tiuj.

Nur foje okazis esploroj pri ĵazmuziko ene de la muzikscienco. Tion ekzemple reprezentas la verkoj de Jan Slawe, Alfons M. Dauer kaj Gerhard Kubik[1]. Nur ekde la fino de la 1960-aj jaroj, proksimume samtempe kun ĝia eniro en la (nordamerikan kaj poste ankaŭ eŭropan) altlernejaron, aparte en la muzikaltlernejojn, oni povas paroli pri scienca ĵazesploro. La fondado de pli grandaj arĥivoj kaj esplorejoj kun propraj traktaĵo-serioj esence kontribuis al regula scienca interŝanĝo pri ĵazmuziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W.Knauer Die Jazzanalyse, Kapitel 8 in Wolfgang Sandner, Jazz, Handbuch der Musik im 20. Jahrhundert, Laaber 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp.ekz. Jan Slawe: Einführung in die Jazzmusik, Bazelo 1948; Alfons M. Dauer: Der Jazz. Seine Ursprünge und seine Entwicklung, Kassel 1958