Rokĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵazroko)
Saltu al: navigado, serĉo

Rokĵazoĵazroko, ankaŭ nomata kunfando-ĵazo, estas ĝenro, kiu formiĝis ekde la mezo de la 1960-aj jaroj kaj en kiu kunfandiĝis la rafineco de ĵazo kun la ritma intenseco de funko kaj la forto de rokmuziko. Rokĵazo estis ege populara en la 1970-aj jaroj kaj estas ĝis nun sukcesa je ŝanĝita formo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunfandiĝo de roko kaj ĵazo[redakti | redakti fonton]

La historio de rokĵazo komencis en 1962 je Novjorko per la grupo Jeremy and the Satyrs, kiu formiĝis ĉirkaŭ ĵazflutisto Jeremy Steig. La rangloko de ĉi tiu bando tamen poste estas malfacile taksebla, ĉar la muziko de la bando, kiu regule prezentis en Café A Go Go, nur en 1968 aperis surdiske. En 1965 la bando Blues Project komencis kunligi elementojn de folkloro-roko, de blusroko kaj de ĵazo. La bando uzis jam orgenon, elektran gitaron kaj elektran basgitaron; krome kunmuzikis kantistoj laŭ rokmuzika stilo. Ankaŭ en 1965 Larry Coryell kaj Jim Pepper fondis la kvinopon Free Spirits. Ĉi tiu grupo orientiĝis al psikedela muziko, tamen ankaŭ estis akceptema por usona popolmuziko. Ĉe la usona okcidenta marbordo muzikistoj el la rondo de John Handy inter 1965 kaj 1967 eksperimentis kun rokmuzikeroj, krome ili uzis elektre amplifitajn instrumentojn (gitaron, violonon). Postsekve ekestis bandoj unuflanke ĉirkaŭ gitaristo Jerry Hahn, aliaflanke ĉirkaŭ violonisto Michael White kaj ĉirkaŭ la novzelanda klavarilisto Mike Nock (The Fourth Way).

En Eŭropo ekzistis frue kaj parte sendepende de la evoluo en Usono ĵazroka movado, kiu komence restis relative neatentata kaj kiu ne akiris grandan komercan. Jen nomendas unue la angla bando Graham Bond Organization, kiu enkondukis la elektromagnetan klavarinstrumenton Mellotron, aldone amplifis la Hammond-orgenon kaj atribuis al la basgitaro ankaŭ melodiajn taskojn. El ĉi tiu grupo devenis per John McLaughlin kaj Jack Bruce du muzikistoj, kiuj same kiel ilia Dave Holland poste ankaŭ en Usono kontribuis al la evoluo de rokĵazo. La albumo Dave Pike Set antaŭenigis en Mezeŭropo ekde 1968 la kunfandon de rok- kaj ĵazmuziko.

Ekigiloj por la renomo de ĉi tiu muzika stilo fare de al muzikindustrio damen estis la diskoj de Miles Davis In a Silent Way kaj ĉefe Bitches Brew, je kiu esence kontribuis Joe Zawinul. Se antaŭe ĵazo uzis ĝis tiam preskaŭ nure akustikajn instrumentojn, rokĵazo nun ankaŭ utiligis multspecajn elektrajn instrumentojn kiel elektrajn gitaron, pianon, violonon kaj sintezilon. Ĵaztrumpetisto Miles Davis ekzemple fremdigis sian trumpetludon per efektaparatoj por elektraj gitaroj. La frapinstrumentaro limiĝis ne nur je sia kutima rolo doni la pulson kaj takton, sed fariĝis plenvalora.

Je rokĵazo ĉiuj muzikistoj estas plejparte samrajtaj (polifonio). Kvankam ankaŭ ĝi koncedas al la soloinstrumentoj (gitaro, klavarilo, blovinstrumentoj) ĉefajn rolojn, basisto kaj frapinstrumentisto tamen – simile al tio, kio pli kaj pli venkis en ĵazo ekde Bill Evans – ne plu estas nuraj akompanmuzikistoj, sed ricevas sufiĉe da spaco por si kaj siaj instrumentoj. Dum la 1970-aj jaroj oni ankoraŭ distingis ĵazbazitan rokĵazon de la ĵazroko atribuita al rokmuziko, je kiu basisto kaj frapinstrumentisto plejparte havis akompantaskojn kaj orientiĝis siajn ludojn pli proksime al la lingvaĵo de rokmuziko. Ekde 1968 ekestis – parte pro iniciato de Al Kooper kaj aliaj muzikistoj de la Blues ProjectBrass Rock Bands: bandoj, kiuj aldonis al kutima rokinstrumentaro. Pleje famiĝis pri tio grupoj Blood, Sweat & Tears, Chicago, The Flock, Dreams kaj (iom poste) Chase. Eŭropa bando kun iomete alia koncepto estas Colosseum. La ekzemplo de la bando Soft Machine klarigas, ke ekzistis pluaj kunfanmuzikaj grupoj, kiuj estas atribueblaj klare nek al rokĵazo nek al ĵazroko.

La unua kreema fazo de la muzika kunfando estas en la unua duono de la 1970-aj jaroj. La albumoj de Miles Davis, Herbie Hancock, John McLaughlin kaj de la grupoj Weather Report, Nucleus kaj Return to Forever el ĉi tiu tempo validas kiel klasikaĵoj. Kelkaj kunfando-ĵazaj muzikistoj spertis eksterkutime grandajn komercajn sukcesojn rilate al aliaj ĵazmuzikistoj. La albumo Headhunters de Herbie Hancock vendiĝis milionoble, ankaŭ John McLaughlin kaj ĉefe Weather Report atingis grandan publikon.

Plua evoluo[redakti | redakti fonton]

Proks. 1975 ĵazfunko estis konsiderata – krom rokĵazo kaj ĵazroko – kiel plua subspeco de la kunfanda stilo. Je estis ekestinta – instigate fare de frapinstrumentistoj kiel Jack DeJohnette, Alphonse Mouzon, Billy Cobham samkiel iom pli malfrue Ronald Shannon Jackson – preskaŭ naivsona muziko, kiu malgraŭ komplikaj metrikoj kaj taktoŝanĝiĝoj estis dancebla kaj samtempe postulis instrumentan improvizadon.

Dumpase de la malfruaj 1970-aj jaro la nivelo de kunfando-muziko tamen parte iomete platiĝis. Kelkaj muzikistoj forflosis en komerceman kaj plaĉan pop- kaj diskotekĵazon, aliaj anstataŭis mankan inspiron per virtuozajn instrumentajn akrobataĵojn. Dum kiam je la komenco la teknika povo de la muzikistoj estis rimedo por la atingo de granda muzika intenseco, la virtuozeco de la muzikistoj sekve ja ŝajnis memcelo. Je tio do ne radiofonema plaĉeco de la melodioj staris en la malfono, sed la alta ludemo de la muzikistoj kaj la prezentado de tio, kio eblas kun bone ludata instrumento. Tamen ekzistis kaj ekzistas ĉiam denove muzikistoj kiel ekz. la ensemblo M-Base Collective, kiu kontemplas la apartajn kvalitojn de la kunfando-muziko, do la unuiĝo de ĵaza rafineco kun la forto de funko kaj rokmuziko. Fine de la 1990-aj jaroj muzikistoj kiel Dave Douglas aŭ Medeski, Martin & Wood denove klare rilatis kun la radikoj de la kunfando.

Valoro[redakti | redakti fonton]

La kunfando de ĵazo, roko kaj funko estas retrorigarde historia stilo, kiu forte influis la pluan evoluon de ĵazo. Ĝi entuziasmigis en la 1970-aj jaroj grandan publikon por ĉi tiu muziko kaj malfermis krome al ĵazmuzikistoj novajn prezentejojn. Kunfando-ĵazo formis la stilon de tuta generacio, eĉ se parto de ĉi tiu poste ne plu akivis en ĝi. Multaj muzikistoj, kiuj poste returniĝis al akustikinstrumente ludata muziko, teniĝis je la kunfando-koncepto kaj faras (ekz. Roberto di Gioia aŭ Eddie Gomez) ĝis hodiaŭ lerte aranĝitan, distran muzikon de alta komplikeco.

Kunfando-ĵazo entute havis grandajn muzikajn sukcesojn. Ĝi estis krome antaŭkondiĉo por la pluevoluo en la muzikĝenroj roko, funko kaj ĵazo. Pro la teknika lerteco de multaj el la partoprenantaj muzikistoj, kiuj devenis de la ĵazkampo, nova profesieco eniris en funkon kaj rokon. Pli kaj pli muzikistoj aktivis en ĉi tiu nova muzikstilo, kiuj kunportis profundan edukadon en ĵazo kaj tiel ekzemple ankaŭ kiel frapinstrumentisto povis ludi kaj svingajn ĵazajn kaj ankaŭ pelajn rokajn ritmojn, kiel saksofonistoj virtuoze liberajn soloojn kaj soŭlhavajn ripetfrazojn, aŭ kiel gitaristoj meti bruajn sonojn kaj harmoniajn ĵazakordojn.

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

Krom la nomitaj muzikistoj gravaj ensembloj estis Return To Forever de Chick Corea, Mahavishnu Orchestra de John McLaughlin kaj Weather Report de Joe Zawinul. La fondintoj de ĉuj el tiuj stilformaj grupoj kunlaboris pri la ekiga albumo Bitches Brew. Ankaŭ eŭropaj muzikistoj kiel Jean-Luc Ponty, Volker Kriegel (Inside: Missing Link kun Albert Mangelsdorff), Wolfgang Dauner (Etcetera), Ian Carr (Nucleus), Joachim Kühn, Dieter Seelow kaj Pierre Courbois (Association P.C.), Jasper van’t Hof (Pork Pie), Pekka Pohjola, Zbigniew Namysłowski aŭ Allan Holdsworth prezentis albumojn de elstara energio, kvalito kaj kreivo, kiuj same kiel la kunfando-albumoj de Frank ZappaHot Rats (1969), Waka/Jawaka (1972) kaj The Grand Wazoo (1972) – parte estas tute sendependaj de la kunfando-koncepto de Miles Davis.

Post la komencaj jaroj grupoj kiel Steps Ahead, Brecker-Brothers aŭ la bando de Pat Metheny aŭ Dave Sanborn aldoniĝis.

Konataj rokĵazaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burghard König: Jazzrock. Tendenzen einer modernen Musik. rororo Bd. 7766, Reinbek bei Hamburg 1983
  • Julie Coryell: Jazz Rock Fusion: The People, the Music. Dell, New York 1978

Retaj radiostacioj[redakti | redakti fonton]

Inside Jazz Fusion

Radio Ganymed

181.fm Fusion Jazz

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]