Ĵedajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵedio)
Ĵedajo
grupo de fikciaj personoj • fikcia religio • fikcia profesio • fictional order of chivalry • fikcia milita organizaĵo
Verko Star Wars Episode I: The Phantom Menace
Star Wars Episode IX: The Rise of Skywalker
Star Wars: Episode VIII – The Last Jedi
Star Wars Episode VI: Return of the Jedi
Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back
Star Wars Episode IV: A New Hope
Star Wars Episode III: Revenge of the Sith
Star Wars Episode II: Attack of the Clones
Master & Apprentice
Informoj
Okupo Batalanto
Malamikoj sitoj • Count Dooku • Palpatine • Darth Maul
vdr

Ĵedajo (originale anglalingve: jedi [ĝedaj]) estas paca batalanto de la fikcia universo de Stelaj Militoj, kreita de George Lucas. La Ĵedajoj estas la ordeno de tiuj batalantoj, multfoje nomataj kavaliroj, kiu regis la helan flankon de la Forto, grava koncepto de tiu fikcio. Tiuj aliaj uloj uzintaj la malhelan parton de la Forto oni nomas Sitoj.

La originala nomo jedi estas japandevena el jidaigeki, kiu signifas "filmon pri samurajoj".

Originoj de la ordeno[redakti | redakti fonton]

Ĵedaja blua lumsabro

La Kavaliroj Ĵedajoj estis ordeno de uloj, kiuj havis kapablon tuŝi kaj labori kune al la Forto, forigante la Malhelan Flankon. La ordeno estis kreita dekmiloj da jaroj antaŭ la ascendo de la Galaksia Imperio. Multaj antikvaj aŭ kvazaŭlegendaj organizoj antaŭis la Ĵedajan Ordenon, kiel la Ordeno de Dai Bendu aŭ la Akademio Chatos, sed estas eble ke neniu konekso ekzistas inter ili. Sam-maniere, la planedo, kie naskiĝis la ordeno, estas nekonata. Estas kelkaj kandidatoj, inter konataj planedoj kiel Coruscant, Ossus, Corellia kaj Utapau, kaj mistikaj aŭ perditaj planedoj kiel Had Abbadon kaj Ondos. Malgraŭ tio, oni scias, ke la plej bonaj kaj plej saĝaj filozofoj, religiuloj kaj luktantoj kuniĝis en iu specifa planedo antaŭ multe da tempo por diskuti kaj paroli pri siaj elpensaĵoj kaj eltrovaĵoj, koncerninte la enigman kaj mistikan Forton, kaj ke tiuj uloj fine disvolvis kaj kreis la Ĵedajan Ordenon. Komence la Ĵedajoj estis ordeno kontemplema kaj studema. Tamen post kelke da tempo ĝi prenis rolon pli aktivan en galaktikaj aferoj, fine centraligante sin en planedo Coruscant, post la terura Ruusa Batalo.

"Dum pli ol mil generacioj, la Kavaliroj Ĵedajoj defendis pacon kaj justecon en la Malnova Respubliko. Antaŭ la malluma epoko. Antaŭ la Imperio". — Obi-Wan Kenobi (4-a filmo)

Por fariĝi Ĵedajon oni bezonis la plejan sindevontigon kaj lertan menson. La vivo de Ĵedajo estis plena je sinoferoj. Tiuj infanoj, kiuj montris iun kapablon uzi la Forton, estis forprenintaj post siaj naskiĝoj, plej bone post la infano finis sian mamnutradon, por trejni en la Ĵedaja Templo en Coruscant, kie la ordeno havis sian sidejon. Liaj vivoj for de la trejnoj estis vivataj en simpleco, sekvante la Ĵedajan Kodon, kio malpermesas materialismojn kaj emociajn koralligojn. La trejno estis gvidata de spertaj kaj respektegindaj Ĵedajoj, ĝis la lernanto havus sufiĉan kontrolon de la Forto por komenci sian vojon kiel Ĵedajo. Kelkfoje estis esceptoj, kiel en la trejno de Anakin Skywalker, sed la Ĵedajoj pensis, ke iliaj tradiciaj metodoj bone funkcius, kaj ili malamis metodajn ŝanĝojn.

Forto[redakti | redakti fonton]

Forto estas energia sfero generita de ĉio, kio vivas. Ĝi ĉirkaŭvolvas kaj penetras ĉion, unuigante la universon. Ekzistas du flankoj en Forto: paco, sereneco kaj kono konsistas je la bona flanko (hela flanko) kaj la malbona flanko (malhela flanko) estas la rego de agreso, kolero kaj timo. La universo estas ekvilibra loko: vivo kaj morto, kreo kaj detruo, amo kaj malamo. Tial ambaŭ flankoj de la Forto estas partoj de la natura ordo.

Ekzistas kelkaj uloj, kiuj estas koneksitaj al Forto. Eĉ se ili ne povas ĝin kompreni, Forto fluas ene de ili. Tiuj sentivaj al la Forto kapablas lerni kiel manipuli sian energion. La Ĵedajoj estas en tiu kategorio. Ili uzas siajn konojn por gajni povojn tra Forto. Sed ili ne estas la nuraj, kiuj povas tion fari. La Sitoj, la Noktaj Fratinoj el Datomir, kaj aliaj utiligas la malhelan flankon de Forto, dum aliaj ali-planedaj popoloj, kiel la Ewokaj Ŝamanoj kaj la Itriaj Pastroj, alvokas la helajn povojn per diversaj nomoj. La kompreno de Forto manifestiĝas plurmaniere.

La Ĵedaja Ordeno[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj la grupo de filozofoj, kiuj poste fariĝus Ĵedajoj, studis kaj admiris la misterojn kaj sekretojn de tiu sfero de energio nomita Forto. Post longa tempo, kelkaj membroj de tiu grupo lernis kiel regi la Forton kaj komencis uzi siajn ĵus-lernitajn povojn kaj kapablecojn por fari la bonon, helpante tiujn kiujn bezonis. Dum la miloj da jaroj, kiuj sekvis, la Ĵedajoj laboris kiel protektantoj de la Galaksia Respubliko. Obeante sian propran Ĵedajan Konsilanaron kaj agante laŭ la juĝa departemento de la kabineto de la Superega Kanceliero, la Ĵedajoj fariĝis protektantoj de la paco kaj de la justeco en la galaksio.

La Ĵedajoj, krom lukti kontraŭ krimuloj tra la galaksio kaj pacigi galaksiajn disputojn, ankaŭ laboris kiel pacperantoj, protektantoj kaj instruistoj. Pro la honora saĝo kaj la epikaj desafioj de la Ĵedajoj, ili fariĝis legendoj en la Galaksio. Portante lumsabrojn kaj uzante la Forton, la Ĵedajoj plenumis siajn taskojn honore kaj sindediĉe, eĉ ŝajnigante nevenkeblaj personoj. Sed la nevenkeblo estis nur iluzia. La Ĵedajoj ofte mortis, defendante liberecon kaj justecon.

Dum la epoko de la Imperia Ascendo (Episodo II), dek mil Ĵedajoj oficiis en la Respubliko kaj defendis sian vastan teritorion. Ili rekonis potencialajn rekrutojn ekde infaneco, generale dum la unuaj ses monatoj de siajn vivojn (tio dependis, ĉar ne estis facile trovi personojn kun la Forto en tuta Galaksio). Infanoj, kiuj havis la Forton kaj estis akceptitaj de la Ĵedaja konsilantaro, komencis siajn trejnojn. Infanoj pli maljunaj, se rekonitaj tro malfrue kiel sentivaj al la Forto, generale ne estis akceptitaj de la konsilantaro; la Ĵedajoj kredis ke kolero kaj timo en infanoj plej maljunaj farigis ilin tro impreseblaj al la Malhela Flanko. Do, ne estis saĝa ilin trejni.

Dum la Ribela Epoko, ekstermado de la Ĵedajo estis kompleta. Ĉiuj la sentivuloj al la Fortoj estis mortigitaj aŭ malvirtigitaj de la Malhela Flanko kaj komencis servi la Imperiestron. Uloj sentivaj al la Forto, kiel Luke Skywalker kaj Lea Organa, estis apartigitaj kaj kaŝitaj de siaj familioj. Tiuj uloj plej potencaj en la Forto, kiel Obi-Wan Kenobi kaj Majstro Yoda, saĝe kaj intense malaperis kaj restadis kaŝitaj.

Dum la Epoko de la Nova Ĵedaja Ordeno, Luke Skywalker trejnis preskaŭ 100 novajn Ĵedajojn kaj estas eble ke li identigis preskaŭ 12 novajn Ĵedajojn kaj persone komencis iliajn trejnojn. Famaj uzantoj de la Forto kiel Mara Jade Skywalker, Corran Horn kaj Kyle Katarn helpis Skywalker trejni kaj kunordigi la agadon de tiuj Ĵedajoj, dum novaj lernantoj kiel la gefiloj de Han Solo kaj Ganner Rhysode ŝajnis kiel bonegaj estontaj Ĵedajoj.

La Ĵedaja Kodo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas emocio, nur la paco.

Ne ekzistas nescio, nur la kono.

Ne ekzistas pasio, nur la sereneco.

Ne ekzistas kaoso, nur la harmonio.

Ne ekzistas morto, nur la Forto.

La filozofio konata kiel la Ĵedaja Kodo estis kreita por atentigi la junajn lernantojn kontraŭ la malhela flanko de la Forto. Ĝi estis instruita de la Ĵedaja Konsilantaro al cent-miloj da Ĵedajoj dum miloj da jaroj; Obi-Wan Kenobi kaj Majstro Yoda instruis pecojn de tiu filozofio al Luke Skywalker; Luke Skywalker do transigis sian konon al siaj lernantoj en la nova Ĵedaja Akademio, kiun li mem kreis en Yavino 4.

La Ĵedaja Kodo donas simplajn instruojn al tiuj personoj, kiuj povas kontroli la Forton. Ĵedajo neniam uzas la Forton celante mem-profiton. Kontraŭe, bona Ĵedajo devas uzi ĝin por kreskigi sian konon kaj klerecon. Kolero, timo, agreseco kaj aliaj negativaj sentoj kondukas personojn al la Malhela Flanko de la Forto. Pro tio, la Ĵedajoj estas instruataj agi nur kiam ili sentas sin pace rilate al la Forto.

La Ĵedajoj estas stimulitaj trovi ne-perfortemajn solvojn ĉiam, kiam eblas. Ili devas agi saĝe, utiligante persvadon kaj konsilojn kaj ne la Forton aŭ perforton. Nur kiam ĉiuj pacaj solvoj malfunkcias, aŭ kiam ili devas savi vivojn, devas la Ĵedajo sin turni al batalo. Ĵedajo devas fojfoje lukti por solvi kelkajn danĝerajn situaciojn. Kvankam la batalo estas, kelk-foje, la plej bona solvo, Ĵedajo neniam devas provi ĝin kiel sian unuan elekton.

Pro sia konekso al la Forto, la Ĵedajoj sentas ĝian elfluon kaj uzas ĝian energion. Kiam ili tion faras, ili fojfoje sentas perturbojn en la Forto. Tiuj perturboj povas indiki la ĉeeston de ulo Fort-potenca ĉirkaŭe, aŭ fortajn emociojn, kiuj sin reradias en la Forto, kiel okazis kiam la planedo Alderaano estis detruita de la Stelo de l´ Morto. Fojfoje, tiuj perturboj rezultigas senton urĝecan aŭ antaŭavertojn, kiuj instigas la Ĵedajojn iri al lokoj, kie oni bezonas ilian helpon.

Interpretante la Ĵedaja Kodo[redakti | redakti fonton]

En sia plej baza nivelo, la Kodo estas principaro, kiu instruas pri kiuj virtoj devas esti valorigitaj kaj kiujn malvirtojn oni devas eviti. La Ĵedajaj instruistoj petas, ke la lernantoj havu ĉiam la Kodajn principojn en siaj mensoj.

La unua regulo estas: "Ne ekzistas emocio; nur paco". Estas klara kontrasto: petas, ke oni distingu kaj apartigu la konfuzajn pensojn emociajn el la klara, paca meditado, kompreneble, merita kvalito.

Tamen se tiun pacon oni sentas, simple ĉar oni ne atentigis pri ia afero, kiu povus okazigi emocian reagon en Ĵedajo, do tio ne estas paco, sed nescio. Pro tio, la Ĵedaja kodo havas la duan regulon: "Ne ekzistas nescio, nur kono".

Tio instruas al la Ĵedajoj, ke ili devas kompreni ĉiujn situaciojn – principe antaŭ iliaj agoj – por eviti juĝecajn erarojn. Sed koni ion bone povas okazigi alian malbonaĵon. Koncentriĝo tro densa (blindiga) povas okazigi radikalismon (kiu povas nubigi la menson). Tial ekzistas la tria regulo: "Ne ekzistas pasio, nur sereneco". Koni personojn objektive estas koni personojn, kiel la Forto ilin konas. Sed la lernantoj argumentas, ke la nura vera objektiveco estas la neekzistado – la morto. Tial ekzistas la kvara regulo: "Ne ekzistas la morto, nur la Forto". La Forto konas ĉion objektive; ĝi serenas kaj ne estas perturbita de emocioj.

Tiel la Ĵedaja Kodo instruas, ke antaŭ agi Ĵedajo devas pensi pri kio estas la volo de la Forto. Se Ĵedajo kapablos agi senemiocie, saĝe kaj serene, do li agas laŭ la Forto.

La strukturo de la Ĵedaja Ordeno[redakti | redakti fonton]

La Ĵedaja Ordeno estas ordeno hierarkia. Ĝia strukturo troviĝas malsupre:

  • Junulo/novulo/lernanto: estas neoficiala titolo, kiun oni donas al infaneto potenca en la Forto. En tre juna aĝo la Ĵedaja lernanto eliras sian hejmon kaj estas direktitaj en specifan grupon por komenci sian Ĵedajan trejnon. Se la novulo ne estas elektita de iu Kavaliro Ĵedaja por fariĝi lia/ŝia padavano, kiam la novulo estas 13-jaraĝa, la junulo povas do servi ali-maniere al la Ĵedajoj – sed li/ŝi ne fariĝos kavaliro.
  • Padavano: la Padavanoj estas Ĵedajaj lernantoj, kiuj estas trejnataj de Majstroj Ĵedajaj ĝis kiam ili mem fariĝos Kavaliroj Ĵedajaj. Majstro Ĵedaja ne povas trejni pli ol unu Padavanon samtempe.
  • Kavaliro Ĵedaja: post kiam la Padavano finiĝas sian trejnon, li/ŝi fariĝas Kavaliro Ĵedaja. La kavaliroj estas la plej numeraj en la Ordeno. Ili portas pacon al la diversaj partoj de la Galaksio.
  • Majstro Ĵedaja: kiam Ĵedajo iĝas Majstro, li/ŝi povas trejni Padavanon. Se la Ĵedaja Konsilantaro vidos ke iu Majstro Ĵedaja iĝi saĝa kaj potenca, tiu majstro povas esti invitita fariĝi Majstra Konsilanto.
  • Majstra Konsilanto: nur la plej povaj kaj saĝaj Ĵedajoj povas partopreni de la Ĵedaja Konsilantaro. La celo de la Konsilantaro estas komandi la Ordenon, disdonante misiojn kaj diplomigante Kavalirojn kaj Padavanojn.

La Klasoj de la Ĵedajoj[redakti | redakti fonton]

  • Gardanto Ĵedajo: uzantoj de la Forto trejnitaj en la Ĵedaja tradicio, la Gardantoj kunigas fizikan trejnadon kaj kapablecon uzi la Forton. Ili koncentras siajn atentojn sur batalaj teknikoj, defendo, trejnado kun la lumsabro kaj ekzercado. Dum la Konsilantoj estas embasadoroj, la Gardantoj estas la protektantoj de la Respubliko.
  • Konsula Ĵedajo: ili uzas la Forton cele al kono kaj traktado, serĉante ĉiam la solvojn plej pacajn por ĉiuj problemoj. Ili plej koncentras siajn atentojn sur diplomatio, serĉante saĝecon kaj la spiritualan flankon de la Forto, ol sur ekzercado. Ĉiam ili serĉas metodojn por pli bone kompreni la esencon de la Forto kaj ilian konekson al ĝi. Instruantoj kaj majstroj do instruas al la aliaj kaj tiel ili transdonas sian konon. Traktantoj kaj mediantoj estas bonegaj kiam oni bezonas solvi problemojn aŭ krei interkonsentojn. La Konsulantoj deziras esti ŝanĝanimaj kaj kapablaj por solvi diversajn situaciojn sen bezoni armilojn.
  • Sentinelo Ĵedajo: detektivoj kaj spionoj, la Sentineloj estas la plej gravaj fontoj de informoj por la Ĵedaja Konsilantaro. Lertaj kaj en batalo kaj en persvado, la Sentineloj estas la plej bonaj por eniri lokojn regitajn de la malheleco. Ĉu tio, kion ili vidas efektive ŝanĝas ilin aŭ ne, oni ne povas scii.

Ĵedajaj Povoj[redakti | redakti fonton]

La Ĵedajoj povas lerni diversajn povojn, studante la Forton, kiel ekzemple legi pensojn aŭ eĉ trovi ulon en aliaj planedoj. La plej oftaj povoj estas:

  • telekinezo: pere de ĝi la Ĵedajoj povas manipuli objektojn ĉirkaŭ ili, kiel ekzemple flugigi objektojn, detrui strukturojn aŭ eĉ uzi telekinezon dum bataloj por aparti de si malamikojn aŭ ĉirkaŭigi ilin.
  • antaŭsento de danĝeroj: Ĵedajoj povas antaŭsenti danĝerojn pere de sia unuiĝo al la Forto.
  • rapideco el la Forto: Ĵedajoj povas superhome rapidiĝi, pere de la Forto.
  • telepatio
  • persvado: Ĵedajoj povas manipuli la mensojn de tiuj, kiuj havas feblajn mensojn. Kelkaj rasoj estas imunaj al la manipulaj povoj de la Ĵedajoj, sed ĝenerale uloj el diversaj rasoj povas esti afektitaj. "La Forto povas multe influi je feblaj mensoj" - Obi-Wan Kenobi.
  • salto de la Forto: Ĵedajo povas uzi la Forton por pligrandigi la atingeblecon de siaj saltoj ĝis superhoma potenco.
  • vidado de la estonto: Per la Forto, Ĵedajoj povas antaŭvidi imagojn kaj okazaĵojn estontajn. Antaŭvidi la estonton ĝenerale estas Ĵedaja povo, sed ĝi ankaŭ povas esti farita de uloj kiuj havas ian latentan aŭ ne-disvolvitan Forton ene de si. Prudenta devas esti la Ĵedajoj, kiam la estonton ili antaŭsentas. "Moviĝas ĉiam la estonto"; "La malhela flanko de la Forto ĉion nublas. La estonton antaŭvidi ne eblas" – Majstro Joda.

La armilo de la Ĵedajoj: la lumsabro[redakti | redakti fonton]

La lumsabro devas esti konstruita de la Ĵedajo mem, kiel testo de siaj kapablecoj. Ĝi estas antikva teknologio; la lerta skermado de la lumsambro estas la marko de trejnita Ĵedajaj Kavaliroj. La sabro povas tranĉi ĉion, escepte aliajn lumsabrojn, energiajn sferojn kaj la neordinaran minaĵon nomita Kortosiso. La farado de lumsabroj daŭras multaj tagoj; la komponantoj estas la Ĵedajo kaj la Forto, kiuj devas fariĝi unu sola esenco. Ĝenerale (kiam oni sukcesas harmonii la kristalojn) la procedo daŭras unu monato, sed kelkaj lertaj majstroj kapablas krei siajn lumsabrojn en malmultaj horoj.

La sabro povas esti Blua, Verda, Viola, Oranĝa aŭ Flava. La Sitoj uzas ruĝ-kolorajn lumsabrojn. La Sabroj havas bazan kaj simplan strukturon, kvankam multaj el ili estis personigitaj de siaj Ĵedajaj kreintoj. Ĉar la pura energio de la lameno ne havas mason, la ondo de la arko elektromagneta kaŭzas fortan efekton giroskopan, kiu malfaciligas la uzadon de la lumsabro. Ĝia funkciado estas regita de malsimpla principo pri kontrolita energio. Ĝi necesas fokusajn elementojn generitajn de naturaj kristaloj, kiuj ne povas esti facile sintetizitaj (escepte per sekretaj teknikoj de la uzado de la Forto aŭ per la Sita Alkemio). Lumsabro devas esti muntita mane, ĉar ekzistas precizaj formuloj por korekte liniigi la malregulajn kristalojn. Malgranda eraro liniiga malfunkciigos la sabron.

Kiam ili komencas sian trejnadon, Padavanoj ricevas sabron aleator-koloran. Ĉirkaŭ 4 mil jaroj antaŭ la Batalo je Javino (Yavin), la koloro de la sabroj dum komenco de trejno ne estis aleatora: ĝi jam reflektis klinon de la lernantoj por esti Sentineloj, Defendantoj aŭ Konsulantoj. Kiam ili atingas Kavaliran nivelon, Ĵedajoj finfine estas preta por krei sian propran sabron kaj modifi koloron de sia lameno, ĉu li dezirus. La plej grava testo por ke la Padavano fariĝu Ĵedajon estas ke li kreu sole sian propran lumsabron. Antaŭ tio, tamen, ili devas sole trovi kristalon propran al sia sabro. La koloroj estas persone elektitaj. Kelkaj simple ŝatas ian koloron, sed aliaj elektas koloron, kiu plej bone simboligas sian klason en la Ĵedaja Ordeno:

  • Konsula Ĵedajo: verd-kolora sabro. Tiuj Ĵedajoj provas alporti ekvilibron al la universo. Ili koncentriĝas malpli je batalaj teknikoj kaj pli je mensa lernado, por ampleksigi sian kontrolon de la Forto.
  • Defendanta Ĵedajo: Blua sabro. Tiuj Ĵedajoj batalas kontraŭ la malbonuloj kaj kontraŭ la malhela flanko de la Forto. Ili koncentriĝas je batalo kaj je la kontrolo de la lumsabro.
  • Sentinela Ĵedajo: Flav-kolora sabro. Tiuj Ĵedajoj elkaŝigas maljustecojn kaj malbonaĵojn. Ili trovas ekvilibron inter la mensaj kaj la batalaj lernobjektoj de la Ĵedaja Ordeno.
  • La uzantoj de la Malhela Flanko: Ili ĝenerale portas ruĝ-kolorajn lumsabrojn. Tiu koloro tamen estas ankaŭ uzita de kelkaj (maloftaj) Ĵedajoj. Dum la antikva epoko (4 mil jaroj antaŭ la Imperio de Sidious), la Sitoj ankaŭ ofte portis viol-kolorajn sabrojn, kvankam ne tiel ofte kiel ruĝ-kolorajn.

La plej gravaj Ĵedajoj en historio[redakti | redakti fonton]

La Ĵedaja Ordeno dum sia antikvega historio havis milojn da anoj. Jen kelkaj plej gravaj el malsamaj epokoj.

Antikvaj Ĵedajoj[redakti | redakti fonton]

  • Arka Jeth
  • Ashka Boda
  • Bodo Baas
  • Chamma
  • Dominus
  • Eksar Kun
  • Freedon Nadd
  • Garnoo
  • Gra'aton
  • Ikrit
  • Ĵaled Dur
  • Ĵassa Mroon
  • Memit Nadill
  • Odan Urr
  • Ood Bnar
  • Ooroo
  • Shatoyo
  • Sidonra Diath
  • Ulic Kel-Droma
  • Master Thon
  • Vodo-Siosk Baas

Antaŭ- Ruusanaj Ĵedajoj el la Malnova Respubliko[redakti | redakti fonton]

  • Atris
  • Annon Donnora
  • Arren Kae
  • Bastila Shan
  • Cay Kel-Droma
  • Dorak
  • Duron Kel-Droma
  • Darth Nihilus
  • Darth Sion
  • Hoth
  • Ĵedaj Ekzile
  • Jolee Bindo
  • Juhani
  • Kavar
  • Kreia
  • Lonna Vash
  • Malak
  • Nomi Sunrider
  • Revan
  • Vandar Tokare
  • Tott Doneeta
  • Vrook
  • Zez-Kai Ell
  • Zhar

Post-Ruusanaj Ĵedajoj el la Malnova Respubliko[redakti | redakti fonton]

  • Aajla Sekura
  • Adi Gallia
  • Agen Kolar
  • Anakin Skajvalker
  • Barriss Offee
  • Bultar Swan
  • Cin Drallig
  • Coleman Trebor
  • Daakman Barrek
  • La Malhela Virino
  • Depa Billaba
  • Count Dooku
  • Djlki Maloc
  • Echuu Shen-Jon
  • Eeth Koth
  • Empatojayos Brand
  • Even Piell
  • Foul Moudama
  • Issaquah Davinta
  • Jocasta Nu
  • Joclad Danva
  • Ki-Adi-Mundi
  • Kieran Halcyon
  • Kit Fisto
  • K'Kruhk
  • Lumas Etima
  • Luminara Unduli
  • Mejce Vindu
  • Obi-Van Kenobi
  • Oppo Rancisis
  • Pablo-Jill
  • Plo Koon
  • Qui-Gon Jinn
  • Quinlan Vos
  • Roron Corobb
  • Roth-Del Masona
  • Sha Koon
  • Sha'a Gi
  • Shaak Ti
  • Serra Heto
  • Sifo-Djas
  • Siri Tachi
  • Sora Bulq
  • Stass Allie
  • Tan Yuster
  • Tarados Gon
  • Tarr Seirr
  • Tjvokka
  • Vergere
  • jaddle
  • Jarael Poof
  • Joda

La nova Ĵedaja Ordeno[redakti | redakti fonton]

  • Alema Rar
  • Anakin Solo
  • Callista
  • Cilghal
  • Corran Horn
  • Daeshara'cor
  • Dorsk 81
  • Ganner Rhysode
  • Gantoris
  • Jacen Solo
  • Jaden Korr
  • Jaina Solo
  • Kam Solusar
  • Kirana Ti
  • Kyle Katarn
  • Kyp Durron
  • Leia Organa Solo
  • Lowbacca
  • Luke Skywalker
  • Mara Jade Skywalker
  • Miko Reglia
  • Nairb Oicruc
  • Osnola Reluht
  • Raynar Thul
  • Ringo Orlan
  • Rosh Penin
  • Saba Sebatyne
  • Streen
  • Tahiri Veila
  • Tekli
  • Tenel Ka
  • Tesar Sebatyne
  • Tionne
  • Wurth Skidder
  • Zekk

Ĵedaja Religio[redakti | redakti fonton]

En 2001 censo farita en Anglio malkovris, ke 390 mil personoj diris, ke ilia religio estas "la Ĵedaja". Tio signifas do, ke la Ĵedaja religio estas la kvara plej granda religio en Britio, post Kristanismo, Islamo kaj Hinduismo.

En 2001 ankaŭ deklaris sin “Ĵedajoj” 70 mil personoj en Aŭstralio, 53 mil en Novzelando kaj 20 mil en Kanado.