Ĵelju Ĵelev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĵelju Ĵelev
Желю Желев
Ĵelju Ĵelev

prezidento de Bulgario
En funkcio:
1-a de aŭgusto 1990 – 22-a de januaro 1997
Antaŭulo Petar Mladenov
Sekvanto Petar Stojanov

Naskiĝo la 3-an de marto 1935(nun 1935-03-03) (do nun 79-jara)
en vilaĝo Veselinovo , provinco Ŝumen, Bulgario
Nacieco bulgara
Politika partio Unio de Demokratiaj Fortoj
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Ĵelju Mitev Ĵelev (bulgare Желю Митев Желев, naskiĝis la 3-an de marto 1935(nun 1935-03-03), do nun 79-jara) estas bulgara politikisto kaj antaŭa disidento kiu iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Bulgario.

Ĵelev naskiĝis en la vilaĝo Veselinovo en la provinco Ŝumen. Li finis studadon pri filozofio en la universitato Sankta Kliment Ohridski de Sofio en 1958 kaj pli poste doktoriĝis pri filozofio en 1974. Komence li estis membro de la Bulgara Komunista Partio, sed estis malmembrigita pro politikaj kialoj en 1965, estis devigita forlasi Sofion la sekvan jaron kaj devis pasigi ses jarojn en senlaboreco.

En 1988 li fondis la "Komitaton Ruse" kaj jaron poste iĝis fondomembro kaj estro de la "Klubo por Subteno de Malfermeco kaj Reformo", kio gvidis lin al gvida pozicio en la Unio de Demokratiaj Fortoj (UDF). Li elektiĝis membro de la 7-a nacia asembleo la 1-an de aŭgusto 1990. En januaro 1992 li iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Bulgario kaj servis la plenan deĵorperiodon ĝis januaro 1997, kiam li estis venkita en antaŭa baloto fare de la nova UDF-kandidato Petar Stojanov.

Post tio, li restis aktiva en politiko, sed je pli malgranda skalo. Li iĝis honora estro de la Liberala Internacio, kaj en 1997 starigis kaj estris fondaĵon nomitan laŭ li. Ĵelev estis la initiatinto kaj prezidanto de la "Balkana Politika Klubo", unio de antaŭaj politikaj gvidantoj el Sudorienta Eŭropo.

Ĵelev verkis nombron da libroj kaj publikaĵoj, el kiuj plej menciindas lia kontroverse diskutita laboraĵo de 1982 Faŝizmat (bulgare Фашизмът; "La Faŝismo"). Tri semajnojn post publikigo de la libro en 1982, ĝis estis malpermesita kaj forigita el ĉiuj librovendejoj de Bulgario, ĉar ĝi elstarigis similecojn inter la faŝisma diktatoreco kaj la komunisma reĝimo de la tiutempa bulgara ŝtato.