Ĵemajtia dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĵemajtia estas dialekto de la litova lingvo parolata aparte en Ĵemajtio, la etnografia regiono kiu ampleksas la okcidenton de Litovio. La ĵemajtia dialekto (foje ankaŭ nomata ĵemajtia lingvo) signife kaj pli klare malsamas de la norma litova lingvo ol ĉiuj aliaj dialektoj.

Lingvistikaj diferencoj inter la ĵemajtia kaj la norma litova[redakti | redakti fonton]

La ĵemajtia malsamas de la norma litova lingvo laŭ fonetiko, vortaro kaj morfologio. Ankaŭ iuj verboformoj malsamas.

Multaj vortoj kaj parolturnoj komplete malsamas de la norma litova, ekzemple kiuocis - korbo (litove krepšys), tevs - maldika (litove plonas) aŭ a jebentas! - "ne povas esti!" (litove negali būti!).

Subdialektoj[redakti | redakti fonton]

La ĵemajtia dividiĝas al tri grandaj subdialektoj: norda, parolata en la regiono de la urboj Telšiai kaj Kretinga, okcidenta (nun preskaŭ elmortinta), parolata en regiono ĉirkaŭ Klaipėda, kaj suda, parolata en la regionoj de Varniai, Kelmė, Tauragė kaj Raseiniai.

Historie, la tri subdialektoj estas klasigataj pro la prononco de la litova vorto duona ("pano"). La parolantoj estas nomataj Dounininkai (de Douna), Donininkai (de Dona) kaj Dūnininkai (de Dūna).

Dum la norda kaj suda el tiuj subdialektoj de la ĵemajtia dialekto ankoraŭ ekzistas, post la jaro 1945 fakte malaperis la tria, kiu ekzistis en la pleja okcidento ĉirkaŭ la urbo Klaipėda kaj ĉe la bordo de la Balta Maro (do parte en la historia regiono Eta Litovio kiu dum longa tempo estis parto de la germanlingva Orienta Prusio): Ĝiaj enloĝantoj fuĝis aŭ estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj. La parolantoj de tiu okcidenta ĵemajtia subdialekto ekde la 16-a jarcento nomis sin Lietuvininkai ("Litovianoj"), kaj post la fino de la 19-a jarcento "Prūsai" (laŭ la balta popolo de praprusoj kiu pro forta militado de la ordeno de germanaj kavaliroj estis komplete mortigita jam dum la 12-a jarcento). Post la Dua Mondmilito la regionon ĉirkaŭ Klaipėda ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de Ĵemajtio, kaj ankaŭ el aliaj regionoj de Litovio.

Politika situacio[redakti | redakti fonton]

Ĵemajtio estas inter la etnografie plej puraj regionoj de la ŝtatoj, kaj en iuj municipoj pli ol 99.5 procentoj de la enloĝantoj denaske parolas la ĵemajtian dialekton. Dum la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la okupanta Rusia Imperio malpermesis publikaĵojn en la litova lingvo, la regiono estis gvida centro de lingva kulturo (la enloĝantoj tradicie oponis leĝojn kontraŭ la litova lingvo).

Tamen nuntempe la ĵemajtia dialekto estas rapide malaperanta kiel multaj dialektoj de la mondo: ĝi ne estas oficiala lingvo en la loka lerneja sistemo, nur po unu magazino kaj radiostacio, sed neniu televida kanalo uzas ĝin. Apenaŭ ekzistas nova literaturo en la dialekto, kaj kvankam en la etnografia regiono Ĵemajtio tre multaj parolas kaj aŭde komprenas ĝin, ne ĉiuj bone scipovas bone legi ĝin. Tamen substrekendas ke ekzistas Vikipedia projekto en la ĵemajtia dialekto.

Elmigrado de parolantoj de la dialekto al aliaj regionoj de Litovio kaj enmigrado de neparolantoj en Ĵemajtion reduktis lingvokontaktojn inter la parolantoj kaj la fluecon de la lingvorego.

Ekzistas provoj de la ĵemajtia kultura asocio kontraŭlabori la malaperon de la dialekto. Kaj iuj lokaj iniciativoj subtenas tion: Ekzemple la konsilio de la urbo Telšiai starigas vojmontrilojn, kiuj uzas kaj la norman litovan kaj la ĵemajtian dialekton.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

Normigita ortografio de la dialekto aperis dum la periodo inter la unua kaj dua mondmilitoj; tamen ĝi ne estis konsiderita kaj diskonigita dum la periodo de la okupo fare de Sovetunio (de 1939 respektive 1944 ĝis 1990). Tial dum la jaro de la sendependiĝo de Litovio nur maljunuloj scipovis skribi la dialekton.

La ortografio baze uzas la samajn literojn kiel la litova lingvo, kun la sekvaj diferencoj:

la longa ė (ė ėlguojė)
  • Ne ekzistas vokaloj kun la hoko "ogoneko": ą, ę, į, ų)
  • Ekzistas kvar aldonaj longaj vokaloj, skribitaj kun horizontala supersigna streko (makrono): ā, ē, ō (samkiel en la latva lingvo) kaj ė̅ (vidu la apudan bildon).
  • La longa i en la ĵemajtia dialekto estas skribita kun horizontala supersinga streko ī (dum en la norma litova lingvo temas pri y).

Ekzistas du aldonaj diftongoj en la dialekto, kiuj poe skribiĝas per du literoj: ou kaj ėi.

Ĉar antaŭe estis malfacile tajpi kaj presi tekstojn per tiuj nekutimaj diakritaj literoj, malnovaj dialektaj tekstoj uzis duoblajn literojn anstataŭ la supersignaj strekoj por longaj vokaloj: do aa por ā kaj ee por ē. Nun la ĵemajtia kultura asocio malkuraĝigas utiligi tiujn helpokonstruaĵojn kaj rekomendas uzi la verajn diakritajn literojn, kiuj alireblas en la komputila Unikoda literaro.

La alfabeto de la ĵemajtia dialekto (ėlguojė simple signifas "longa"):

A a [ā] Ā ā [ėlguojė ā] B b [bė] C c [cė] Č č [čė] D d [dė] E e [ē] Ē ē [ėlguojė ē]
Ė ė [ė̄] Ė̄ ė̄ [ėlguojė ė̄] F f [ėf] G g [gė, gie] H h [hā] I i [ī] Ī ī [ėlguojė ī] J j [jot]
K k [kā] L l [ėl] M m [ėm] N n [ėn] O o [ō] Ō ō [ėlguojė ō] P p [pė] R r [ėr]
S s [ės] Š š [ėš] T t [tė] U u [ū] Ū ū [ėlguojė ū] V v [vė] Z z [zė, zet] Ž ž [žė, žet].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]