Ĵerseja teksaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ĵerseja teksaĵo

Ĵerseja teksaĵo estas mola, certagrade elasta teksaĵo el fadenoj viskozaj aŭ viskozomiksaĵaj, lanaj aŭ lanomiksaĵaj, kotonajsilkaj. Ĝi havas fajnan zigzagan strukturon.

Ĵerseja teksaĵo precipe uzatas por vestaĵoj sportaj kaj libertempaj, por subvestaĵoj kaj por litaĵoj. Ĵersejaj litaĵoj estas agrable tuŝeblaj, molaj, bone suĉas kaj forkondukas de la homa korpo humidon.

La nomo de la teksaĵo probable devenas de la plej granda kaj plej konataj el la Manikinsuloj, la insulo Ĵersejo.