Ĵersejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĵersejo
Bailiwick of Jersey (angle)
Bailliage de Jersey (france)

Flag of Jersey.svg Jersey coa.svg
Situo
La insulo
Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) angla kaj franca
Ĉefurbo Saint Helier
Areo 117 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
90.812 (stato 2005) 776 po km²
valuto Jersey-Pundo
(variaĵo de la Brita pundo)
Horzono GMT (UTC +1 horo)
interreta kodo .je
landokodo GBJ
telefona antaŭkodo +44-1534
politika sistemo posedaĵo de la reĝa familio de Britio
ŝtatestro reĝino Elizabeto la 2-a de Britio

Ĵersejo (angle : Jersey [ˈdʒɜːzɪ], de la latina vorto Insula Caesarea, do "insulo cezara") estas la laŭ areo kaj laŭ nombro de enloĝantoj plej granda el la Manikinsuloj de Britio, loĝata de proksimume 90.000 homoj. Ĝi situas en la Manika Markolo 20 kilometrojn norde de la marbordo de Francio. Jersey konsideriĝas la plej sunoriĉa el ĉiuj britaj insuloj kaj konatas pro siaj vastaj plaĝoj.

La insulo Ĵersejo, kune kun la neloĝataj Manikinsuloj Minquiers kaj Ecréhous, formas la memadminstran distrikton Bailiwick of Jersey (angle) aŭ Bailliage de Jersey (france), "voktujo Ĵersejo", ligitan al la brita reĝa familio. La ĉefurbo de la distrikto estas Saint Helier.

Klimato kaj plantaro[redakti | redakti fonton]

herbejo de orkideoj

La insulo havas mildan klimaton, kiun kaŭzas la relative varma akvo de la golfa marfluo alportata el la Meksika Golfo. La someroj modere varmas, sed la aŭtunoj, vintroj kaj printempoj signife pli varmas ol en kompareble nordaj regionoj de la eŭropa kontinento. Pro tiu milda klimato kune parte kreskas plantoj de la mediteranea klimata zono - ekzemple palmoj, dracenoj, kamelioj) - kaj parte plantoj de norda Eŭropo - ekzemple genistoj, filikoj kaj pinoj. Sur la insulo ankaŭ krestas sovaĝaj orkideoj, ĉefe en la naturprotektata zono Pré Noir ĉe la okcidenta marbordo. La plej granda parto de la insulo estas aŭ agrikulture utiligata aŭ kovrata per domoj, stratoj kaj placoj. Aparte en la pli etaj loĝlokoj la privataj domoj ofte ĉirkaŭiĝas de belaj ĝardenoj aŭ parkoj. De la antaŭaj arbaroj restas nur etaj restaĵoj en la insulaj valoj. Ĉe parto de la marbordo, ĉefe en la nordo, troveblas krutaj klifoj, kie kreskas genistoj, filikoj kaj etaj arbustoj. Eblas migre ekkoni ilin per la tiel nomataj "klifaj padoj" (angle "cliffpathes"), startante ekzemple en la golfetoj Plémont Bay aŭ Bouley Bay). En la sudokcidento ankaŭ troveblas sablaj dunoj.

Klifoj ĉe la nordokcidenta marbordo

Rimarkindas la granda diferenco de ĝis 12 metroj inter malalta kaj alta tajdo. La areo de rokoj kaj de vadomaro senakvaj dum malalta tajdo povas esti ampleksaj, aparte en la sudoriento de la insulo.

Inter la insulaj bestoj menciindas aparte la maraj birdoj, ekzemple diversaj mevojhematopoj; foje ankaŭ fraterkuloj de la najbaraj insuloj erarvojas al la nordaj klifoj. Rimarkeblas ankaŭ granda nombro de fazanoj.

Enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo krom la angla lingvo parolatas ankaŭ la franca lingvo kun normandia dialekto. Tiun dialekton la insulanoj nomas Jèrriais. Ĝi tiom diferencas de la norma franca lingvo, ke nur la indiĝenaj insulanoj komprenas ĝin. La dialekto en la lernejoj de la insuloj ne plu estas deviga fako, sed elekteblas kiel aldona kurso, precipe en la elementaj lernejoj. La plej multaj familioj ne plu ĉiutage parolas ĝin kaj la dialekto tial minacatas formorti.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La distrikto Ĵersejo ne apartenas al la ŝtato Britio kaj ne dependas de la brita parlamento, sed estas posedaĵo (crown dependency) de la reĝa familio de Britio kaj tial havas propran leĝaron, administradon kaj sendependan impostan sistemon, kiu allogas multajn eksterlandajn kapitalohavajn privatulojn kaj entreprenojn.

Same Jersey ankaŭ ne apartenas al la Eŭropa Unio, kvankam laŭ kontrakto inter Britio kaj la brita reĝa familio la ministerio pri eksteraj rilatoj de Britio reprezentas ankaŭ la insulon Jersey kaj en kazo de neceso la brita armeo defendus ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 13′ 0" norde, 2° 7′ 57" okcidente