Ĵetbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uzo de Ĵetbuloj.

Ĵetbulo estas ĉasila tipo de la pampa regiono en Argentino. Elpensita de la aŭtoktonaj popoloj tuelĉa, mapuĉa kaj patagona, la iamaj loĝantoj de Patagonio, la armilo konsistas el 3 sferoj, ligitaj per ledaj plektaĵoj. La gaŭĉoj poste adaptis ĉi tiun ĉasilon kaj en ties uzado fariĝis tiom spertaj kiom la indianoj. Ĵetbuloj tiom populariĝis en postaj periodoj, ke neniu kamparano forlasis sian domon sen porti ilin pendantajn de la zono.

Jam la armeo de la inkaa imperio uzis en kelkaj regionoj tiajn ĵetbulojn.

En la jaro 1845 Francisco Javier Muñiz (francisko ĥavier’ munjis) priskribis ilin kiel „formitajn de 3 buloj grandaj kiel pugno, kovritaj per ledopecoj kaj kunligitaj per 1-metraj ledoŝnuroj. Por uzi ilin oni prenas en la mano la plej malgrandan sferon (nomatan stirilo) kaj ĉirkaŭsvingas ĝin super kapo tiel, ke la du aliaj pro la ĉirkaŭirado akiras grandan rapidecon kaj oni povas tiam ĵeti la tuton en la direkto de la kruroj de la ĉevaloj aŭ bovinoj”. Per tiu ĉi metodo la brutoj estis kaptitaj, ĉar iliaj piedoj restis firme ligitaj per la ŝnuroj ledaj.

La buloj estis origine el ŝtono, sed kie tiu materialo ne ekzistis, ĝi estis anstataŭigita per femuraj ekstremaĵoj bovinaj, ĉirkaŭvolvitaj per humida ledo.

Hodiaŭ ĵetbuloj estas malmulte uzataj, sed la plejmulto estas destinita al dekoracio. Seriozaj kolektantoj amasiĝas en la famaj foiroj de kvartalo San Telmo en Bonaero, la argentina ĉefurbo, por aĉeti la plej luksajn kun ornamaĵoj el arĝento.

Ĉasilojn similajn al sudamerikaj ĵetbuloj uzis/uzas ankaŭ popoloj de Siberio.

Vidu ankaŭ