Ĵina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵina lingvo
晋语 jìnyǔ
Mapo
lingvo • moderna lingvo
ĉina lingvo • ĉinida lingvaro
Parolata en Ĉinio
Regiono la plejparto de Shanxi provinco; centra Interna Mongolio; partoj de Hebei, Henano, Ŝenŝjio
Parolantoj 45 milionoj
Rango 22
Skribo ĉina skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉintibeta
Ĉinia
Ĵina
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia chi
    Terminologia zho
  ISO 639-3 cjy
  Glottolog jiny1235
Angla nomo Jin Chinese
Franca nomo jinyu
Noto Ĉi tiu artikolo havas Ĉinajn literojn, kaj simpligitajn, kaj tradiciajn.
vdr
Mapo de la ĉinaj lingvoj

La Ĵina Lingvo (simpligita: 晋语; tradicia: 晉語; Hanyu Pinyin: jìnyǔ), aŭ Ĵina-yu, estas subdivido de parolata Ĉinia. Ĝia akurata statuso estas disputita inter lingvistoj; iuj preferas klasifiki ĝin sub la Normĉina (Mandarena), dumke aliaj arigas ĝin aparta kiel sendependan branĉon.

La Ĵina estas parolata tra la plejparto de la provinco Shanxi, krom en la suba valo de la rivero Fen; en multo de la centra Interna Mongolio; kaj ankaŭ en ĉeaj (tuj apudaj) areoj en la provincoj Hebei, Henano, kaj Ŝenŝjiaj. Urboj ampleksataj de ĉi tiu areo inkluzivas Taiyuan, Zhangjiakou, Hohhot, Jiaozuo, kaj Yulin. Entute la Ĵinan parolas ronde 45 milionoj da homoj.

Kiel pri ĉiuj aliaj specoj de la Ĉinia, estas multe da disputo pri tio ĉu la Ĵina estas lingvodialekto. Vidu la artikolon Identigo de la variaĵoj de la Ĉinia por la demandoj ĉirkaŭaj al tiu disputo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La parolo de la provinco Shanxi estas, inter la diversaj dialektoj de Norda Ĉinio, la sola sufiĉe diferenca por meriti la nomon "lingvo" laŭ iuj lingvistoj. Ĉi tio bone povas esti pro la geografia izoleco de Shanxi. La tuta provinco estas altebenaĵo ĉiuflanke ĉirkaŭata de montoj. Ĉi tio bone povas esti kontribuinta al la diferencoj inter la Ĵina kaj ĉiuj Mandarenaj dialektoj kiuj ĝin ĉirkaŭas.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

La Ĵina divideblas en la jenajn 8 subdividojn:

  • La Bingzhou, aŭ tiu parolata en centra Shanxi, inkluzivanta Taiyuan
  • La Lüliang, aŭ tiu parolata en okcidenta Shanxi kaj norda Ŝenŝjio
  • La Shangdang, aŭ tiu parolata en sudorienta Shanxi
  • La Wutai, aŭ tiu parolata en partoj de norda Shanxi kaj centra Interna Mongolio
  • La Datong-Baotou, aŭ tiu parolata en partoj de norda Shanxi kaj centra Interna Mongolio
  • La Zhangjiakou-Hohhot, aŭ tiu parolata en nordokcidenta Hebei kaj partoj de centra Interna Mongolio
  • La Handan-Xinxiang, aŭ tiu parolata en sudorienta Shanxi, suda Hebei kaj norda Henano
  • La Zhidan-Yanchuan (志丹-延川)

Sonoj[redakti | redakti fonton]

Malkiel la plejo de variaĵoj de la Mandarena, la Ĵina uzas la finan glotalan halton. Ĉi tio estas en komuno kun multaj sudaj specoj de la Ĉiniaj. La Ĵina ankaŭ konservis la eniro-tonon, kiu estas la tono kiu iras kun la fina glotala halto.

La Ĵina montras ege kompleksan tono sandhi-on, aŭ tonaj ŝanĝoj kiuj okazas kiam vortoj ariĝas en frazojn. La tonaj sandhi de la Ĵina estas distinge rimarkindaj en du manieroj inter Ĉiniaj dialektoj:

  • Tono sandhi reguloj dependas de la gramatika strukturo de la vortoj arigataj. Do, adjektivo-substantiva kombinaĵo povas sperti malsamajn arojn de ŝanĝoj kompare al verbo-objekta kombinaĵo.
  • Estas tonoj kiuj samiĝas kiam vortoj estas prononcataj solaj, sed kondutas malsame (kaj do estas distingaj) dum tona sandhi.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La Ĵina emas utiligi prefiksojn kiaj 圪 /kəʔ/, 忽 /xəʔ/, kaj 入 /zəʔ/, en diverso de derivaj konstruoj. Ekzemple:
入鬼 "petoli" ← 鬼 "fantomo, diablo"

Aldone, estas nombro da vortoj en la Ĵina kiuj evoluis, evidente, per forkiĝo de unusilaba vorto en du. Ekzemple:

pəʔ ləŋ ← 蹦 pəŋ "salteti"
tʰəʔ luɤ ← 拖 tʰuɤ "treni"
kuəʔ la ← 刮 kua "skrapi"
xəʔ lɒ̃ ← 巷 xɒ̃ "strato"

Simila procezo povas ankaŭ troviĝi en la Mandarena (ekz. 窟窿 kulong ← 孔 kong), sed ĝi estas aparte ordinara en la Ĵina.

Vortoprovizo[redakti | redakti fonton]

Iuj dialektoj de Ĵina faras tri-vojan distingon en demonstrativoj. (La Angla, ekzemple, havas nur du-vojan distingo inter this ~"tiu ĉi" kaj that ~"tiu", dum la hispana havas tri-vojan:este ~"tiu ĉi", ese ~"tiu", kaj aquel ~"tiu for")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Hou Jingyi 侯精一 kaj Shen Ming 沈明 (2002). Ĵina-yu (晋语). En Hou Jingyi 侯精一 (Ed.) Xiandai Hanyu Fangyan Gailun 现代汉语方言概论. Ŝanhajo: Shanghai Education Press. ISBN 7-5320-8084-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]