Ĵivaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵivaroj
izolita homa grupo
popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Ŝuara virino
Pwanchir Pitu, ŝamano de la aĉuaroj

La Ĵivaroj (hispane JibarosXébaros) estas sudamerikaj indiĝenoj kiuj vivas en regiono de Ekvatoro nomata "montara" (plejparte en la provinco Morona-Santiago), en areoj limaj en la nordo de Peruo, ĉe la sudorientaj deklivoj de la Andoj kaj en la basenoj de la riveroj Maranjono (Marañón), Santiago kaj alta Pastaza. Plej gravaj etnaj grupiĝoj de la ĵivaroj estas la ŝuaroj kaj aĉuaroj, sed krome ekzistas ankoraŭ tri pli malgrandaj grupiĝoj. La etno neniam estis submetita: dum jarcentoj ĝi restis sendependa, rezistante unuajn konkerajn provojn de la inkaoj kaj poste ekde la 16-a jarcento spitante al la hispanaj konkeristoj kaj misiistoj. La esperantlingva etnologo Tibor Sekelj provis atingi la popolon en ekspedicio de 1948 kaj 1949, sed ne sukcesis renkonti ilin, kaj en siaj libroj difinis la esperantlingvan terminon Ĵivaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]