Ĵokero (ludkarto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aliajn signifojn vidu sub ĵokero.


Ĵokeraj kartoj

Ĵokero en kartludo estas speciala karto, ofte senemblema. Depende de la ludo ĝia funkcio povas esti

  • venki ĉiujn aliajn kartojn, kvazaŭ supera atuto, aŭ
  • anstataŭi ajnan alian karton en la formado de certaj pluropoj.

La posedo de tia ĵokero do estas tre utila. Ĉar ĝi estas uzebla en multaj, eble ĉiuj lud-situacioj, la decido, kiam uzi ĝin, estas taktike tre grava. En iuj ludoj aŭ situacioj (ekzemple ludofine) ĝia posedo estas, male, malutila.

Ĵokera karto ofte portas la bildon de farsisto, bufono aŭ similstila ŝerculo. Ĝia nomo deriviĝas de angla vorto por ŝerculo, joker.

Foje oni vastigas la signifon al simil-funkciaj elementoj en aliaj ludoj; ekzemple, en televida kvizo kandidato povas havi ĵokeran karton, kiu permesas al li telefone peti (unufoje) la helpon de alia persono.